Eŭropa Makrotertrema Skalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Eŭropa Makrotertrema Skalo (EMS), alilingve ekzemple angle European Macroseismic Scale, germane Europäische Makroseismische Skala, hispane Escala macrosísmica europearuse Европейская макросейсмическая шкала, foje ankaŭ nomata Mercalli-Sieberg-skalo, estas la bazo pri skaligo de la intenso de tertremoj en Eŭropo kaj ankaŭ uzatas en aliaj kontinentoj. Ĝi publikiĝis en 1998, post kiam ekde 1992 jam ekzistis testa versio, kaj ofte estas mallongigata EMS-98. Temas pri la unua tertremoscienca skalo, kiu komune evoluiĝis inter inĝenieroj kaj tertremosciencistoj. La skalo havas ampleksan manlibron, en kiu videblas instrukcioj, bildigoj kaj aplikekzemploj.

La historio de la skalo komenciĝis en 1988, kiam la Eŭropa Tertremoscienca Komisiono (angle European Seismological Commission, ESC, germane Europäische Seismologische Kommission, hispane Comisión Sismológica Europea, aŭ ruse Европейская сейсмологическая комиссия) decidis prilabori kaj aktualigi la Medvedev-Sponheuer-Kárník-Skalon de 1964 (MSK-64) , kiu en Eŭropo validis preskaŭ kvaronjarcenton. Post intensa esploro kaj kvarjara testado kadre de la 25-a ĝenerala asembleo de la Eŭropa Tertremoscienca Komisiono ratifiĝis rezolucio, kiu rekomendis al la membroŝtatoj de la komisiono uzon de la nova skalo.

Kontraŭe al magnitudo-skaloj, kiel ekzemple la konata skalo de Richter, tertremointensa skalo priskribas tiujn sekvojn de tertremo al pejzaĝoj, vojoj aŭ konstruaĵoj, kiujn homoj povas percepti sen mezuriloj. Laŭ lokaj cirkonstancoj unuopa tertremo priskribata laŭ tiu skalo en diversaj lokoj povas havi diversajn gradojn de intenseco. Ekzemploj de aliaj tertremointensaj skaloj estas, krom la jam menciita Medvedev-Sponheuer-Kárník-skalo, inter alie la JMA-skalo de la Japana Meteologia Agentejo, la Mercalli-skalo aŭ la Rossi-Forel-skalo.

Eŭropa Makrotertrema Skalo (EMS)
grado konciza nomigo perceptoj
I ne sentebla Tertremaj skuoj fare de homoj ne percepteblas je kiuj ajn cirkonstancoj.
II apenaŭ perceptebla Iuj ripozantaj personoj perceptas skuojn, aparte en pli altaj etaĝoj de konstruaxjoj.
III malforta Personoj ene de konstruaĵoj kaj ripozantaj personoj perceptas malfortajn skuojn.
IV bone perceptebla Multaj personoj ene de konstruaĵoj, sed nur malmultaj ekster ili, perceptas skuojn. Iuj dormantoj vekiĝas pro ili. La forto de la skuoj ne estas timiga. Fenestroj, pordoj kaj manĝiloj aŭdeble ekmoviĝas, pendantaj objektoj ekpendolas.
V forta La plej multaj personoj ene de konstruaĵoj, kaj kelkaj ekster ili, perceptas skuojn. Iuj personoj fuĝas ek konstruaĵoj, multaj dormintoj vekiĝas. Konstruaĵoj komplete skuiĝas, pendantaj objektoj klare pendolas, porcelanaj kaj vitraj manĝiloj brue interfrapiĝas. La skuoj fortas, ne tre stabile starantaj objektoj falas. Pordoj kaj fenestroj malfermiĝas kaj refermiĝas.
VI malfortaj damaĝoj de konstruaĵoj Kaj ene kaj ekstere de konstruaĵoj la plej multaj personoj klare perceptas skuojn. Multaj personoj en konstruaĵoj ektimas kaj fuĝas eksteren. Malgrandaj objektoj falas. Normalaj konstruaĵoj malforte ekdamaĝiĝas, ekzemple ekhavas murajn fendojn.
VII damaĝoj de konstruaĵoj La plej multaj personoj en konstruaxjoj ektimas kaj fuĝas eksteren. Mebloj ŝanĝas sian pozicion kaj multaj objektoj falas el bretaroj aŭ senpordaj ŝrankoj. Multaj normalaj konstruaĵoj estas damaĝataj, ekzemple per muraj fendoj aŭ parte kolapsantaj kamenoj.
VIII fortaj damaĝoj de konstruaĵoj Mebloj povas renversiĝi. Multaj normalaj konstruaĵoj estas damaĝataj: Kamenoj kolapsas, ekestas grandaj muraj fendoj, iuj grandaj konstruaĵoj parte kolapsas.
IX detrua Altaj strukturoj kiel monumentoj aŭ kolonoj falas aŭ misformiĝas. Multaj normalaj konstruaĵoj parte kolapsas, iuj konstruaĵoj plene detruatas.
X tre detrua Multaj normalaj konstruaĵoj kolapsas.
XI detruega La plej multaj normalaj konstruaĵoj kolapsas.
XII komplete detruega Preskaŭ ĉiuj sur- kaj subtersurfacaj konstruaĵoj estas detruataj aŭ almenaŭ fortege detruataj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]