Eŭropa Tago de Lingvoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne konfunzenda kun : Internacia Tago de la Gepatra Lingvo

Eŭropa Tago de Lingvoj estas internacia festata ĉiujare la 26-an de septembro ekde la jaro 2001, kiam la tuta jaro estis dediĉita en Eŭropa Unio al multlingveco. Fine de 2001 la Konsilio de Eŭropo starigis ĝin kiel nova ĉiujara festo.

La ĉefa celo de la evento estas :

kaj tiele sensivigi la publikon pri la valoro de lingvoj en la socio kaj instigi al la lernado de lingvoj.

Celoj[redakti | redakti fonton]

La Eŭropa Tago de Lingvoj celas en Eŭropo atentigon pri:

Oficalaj lingvoj de la Eŭropa Unio[redakti | redakti fonton]

En Eŭropa Unio (EU) estas 24 oficialaj lingvoj. Trin eŭropaj regionaj lingvoj ĝuas la statuson de kun-oficiala aŭ duonoficiala lingvo, kio signifas, ke ili povas esti oficiale uzataj sub administracia interkonsento inter la Konsilio kaj la petanta membroŝtato. Ĉi tiuj lingvoj estas la galega, kataluna kaj eŭska, kiuj estas kunoficialaj lingvoj en Hispanio. La du lastaj, kune kun, interalie la korsika, okcitana kaj bretona estas regionaj lingvoj de Francio sed ne ĝuas oficialan statuson tie[1].

Krome ekzistas regionaj kaj malplimultaj lingvoj kies rajtoj estas agnoskataj en la "Ĉarto pri la regionaj kaj minoritataj lingvoj". Ne oficialaj lingvoj esdtas ekzemple la bretona, frizona, kashubia, sarda, sorba kaj aliaj lingvoj.

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ la lingvopolitiko de la EU por promocii lernadon de lingvoj, ekonomiaj kaj speciale politikaj realaĵoj ofte konfliktas kun deklaroj pri multingvismo[2]. En la realo konstateblas ke ĝi ne antaŭenigas la lernadon de malpli regantaj lingvoj kiel ekzemple la lingvoj de la baltaj ŝtatoj.

Ofte la enfluo de migrantoj el triaj landoj kondukas al la malbonigo de la situacio de enlandaj malplimultaj lingvoj, ĉar migrantoj kutime provas lerni nur la ekonomie "plej profitdonan" dominan lingvon[3][4] kaj ofte rifuzas, pro cirkonstancoj, ĉiujn aliajn lingvojn, inkluzive de la propra lingvo.

Multlingvaj informoj[redakti | redakti fonton]

La oficiala retejo de la Eŭropa Tago de Lingvoj disponeblis en 2011 nur en la angla kaj la franca, sed fariĝis poste (en 2013) multlingva.

Dosiero kun informoj rilate al la tago elŝuteblas ankaŭ en esperanto[5] kaj jenaj lingvoj : angla, franca, germana,

Dosiero (2006) pri kiel lerni novajn lingvojn elŝuteblas en esperanto[6] kaj jenaj lingvoj[7] : angla, franca, hungara kaj ĉeĥa lingvoj.

Esperanto dum Eŭropa tago de lingvoj[redakti | redakti fonton]

La sukcesan lingvan debaton "La Lingva Egaleco en Internaciaj Rilatoj" en la hotelo "Victoria" en Varsovio (la 26an de septembro 2004) organizis Etsuo Miyoshi okaze de Eŭropa Tago de Lingvoj por la polaj deputitoj (MEP), polaj politikistoj kaj amaskomunikiloj. Partoprenis ĝin sume 46 personoj, i.a. 4 MEP, 5 asistantoj de MEP kelkaj polaj kaj unu deputito de Litova Sejmo (Parlamento) kaj kiel prelegantoj estis invititaj speciale por la debato: Nobel-premiito prof. Reinhard Selten, nepo de L. L. Zamenhof d-ro Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, Prezidinto de AIS prof. Helmar Frank, Prezidinto de UEA prof. Renato Corsetti, vicrektoro de Politekniko de Lublino prof. Witold Stępniewski.

Profesoro Renato Corsetti, prezidinto de UEA, proponis alian nomon por tiu tago : "Eŭropa ago-tago"

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Statuso de regionaj kaj malplimultaj lingvoj en la Eŭropa Unio, en : Regional and minority languages in the European Union, (pdf) p. 7, Europa Parlamento, briefing septembro 2016, aliritie la 22-an de januaro 2019.
  2. (en) Dave Keating, Could France really oust English as official EU language?, The Local fr, la 1-a de aprilo 2016, alirite la 22-an de januaro 2019.
  3. (ru) Учитель:Супрунюк, День европейских языков в школе (tago de eŭropaj lingvoj en la lernejo).
  4. (ru) 26 сентября - Европейский день языков Источник (tago de eŭropaj lingvoj en la lernejo).
  5. Europa Tago de Lingvoj kaj Esperanto, EDL, 2013, alirite la 22-an de januaro 2019.
  6. Kiel vi povas lerni lingvojn ?, EDL, 2006.
  7. (en) European Day of Languages: Articles and documents - resources

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]