Eŭropa Tenisa Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭropa Tenisa Asocio
angle Tennis Europe (European Tennis Association)
fondodato 1976
naciaj organizaĵoj 49
adreso Zur Gempenfluh 36
CH-4059 Bazelo
Svislando
retejo: www.tenniseurope.org

La Eŭropa Tenisa Asocio (angle nun nomata simple Tennis Europe, antaŭe European Tennis Association) estis fondita en 1976 fare de 17 eŭropaj naciaj tenisaj organizaĵoj, kiel regiona suborganizaĵo sub la aŭspicio de la Internacia Tenisa Federacio (angle International Tennis Federation). Nun temas pri la plej granda regiona tenisa federacio de la mondo, kie intertempe membras 49 eŭropaj naciaj tenisaj organizaĵoj.

En Eŭropo ĉiujare organiziĝas du el la tutmonde entute kvar turniroj de la Granda Ŝlemo: la Francia Malferma Turniro kaj la Brita Malferma Turniro Wimbledon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]