Eŭropa civitana iniciato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eŭropa Civitana Iniciato (ECI) estas proceduro por sendi peticiojn de civitanoj al la Eŭropa Komisiono[1]. Ĝi estis enkondukita sekve de la modifoj alportitaj de la Traktato de Lisbono la 1-an de aprilo 2012 por plifortigi transnacian partoprenigan demokration[2] en Eŭropa Unio. Almenaŭ unu miliono da homoj loĝantaj en almenaŭ sep EU-landoj devas esti subskribintoj de la peticio. Necesas 1 miliono da subskriboj el minimume 7 diversaj EU-landoj.

Temas pri la unua kazo de ebla malferma politika partopreno en supernacia instanco en Eŭropo. La ECI estas tre ofte citita kiel ekzemplo de ilo kun la eblo krei veran senton de eŭropa identeco kaj civitaneco danke al ĝia efiko sur la politika tagordo de la EU. Ĝi celas doni al la Eŭropanoj la ŝancon kunlabori kaj kuniĝi ĉirkaŭ afero de komuna intereso por esprimi sian opinion, ne nur dum la balotoj, sed ĉiufoje kiam ili kredas, ke io nova devas esti metita sur la tagordo de EU[3].

Enkonduko[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la enkonduko de la Eŭropa Civitana Iniciato, ĉiu loĝanto de EU-membrolando povis transdoni siajn atendojn al la Eŭropa Komisiono pere de peticio al la Eŭropa Parlamento, kiu ne estis sufiĉe efika ilo, ĉar la retejo de la Eŭropa Parlamento ne estis preparita por peticioj kun granda nombro da subskriboj[4].

La Eŭropa Civitana Iniciato estas aldono al la ekzistanta rajto de peticio al la Eŭropa Parlamento, kaj ankaŭ al la rajto apelacii al la eŭropa Ombudsmano[5], kiel difinita en la Traktato de Maastricht (1993). La detaloj pri la civitana iniciato estas regulitaj en la Reglamento de Eŭropa Parlamento kaj de la Konsilio (EU) No 211/2011 de la 16 de februaro 2011 (Official Jounal of the EU, L 65, Vol. 45, 11.03.2011).

La unua Eŭropa Civitana Iniciato kiu sukcesis en 2012 estis la kampanjo "Right2Water" kiu celis ŝanĝi la direktivon pri trinkakvo. Kadre de ĝi, pli ol 1,8 milionoj da subskriboj estis akiritaj[6]. Alia iniciato kiu sukcesis en 2017 estis la malpermeso je glifosato. En 2019 estis lanĉita la propono "Politiko de kohereco por la egaleco de regionoj kaj konservado de regionaj kulturoj"[7] por atentigi pri la politika kohereco de la Unio kiu devus aparte atenti regionojn kies naciaj, etnaj, kulturaj, religiaj aŭ lingvaj trajtoj diferencas de tiuj de la ĉirkaŭaj regionoj[8].

Procedo[redakti | redakti fonton]

Oni bezonas almenaŭ milionon da subtendeklaroj el minimume sep landoj de Eŭropa Unio. La minimuma nombro da subskriboj por esti kolektita en ĉiu lando dependas de la nombro de membroj de la Eŭropa Parlamento elektitaj en la membro-lando multobligita per 750[9]. Ekzemple, estu por Pollando 38.250 subskriboj, por Britio 54.000 kaj por Portugalio 16.500. Kolekti deklarojn de subteno povas daŭri maksimume 12 monatojn[10].

Kondiĉe ke la kontrolo de subtendeklaroj daŭras ĝis tri monatoj, la iniciato estas submetita al la Eŭropa Komisiono. La Komisiono havas aliajn 3 monatojn por pripensi la iniciaton, organizi publikan konsultadon (hearing) en la Eŭropa Parlamento kaj respondi. La Eŭropa Komisiono ne estas devigata proponi leĝdonan proponon al la Eŭropa Parlamento kaj/aŭ al la Konsilio. Tamen se ĝi faros tion - kaj la leĝdonanto akceptas la proponon - la dispozicio ekvalidos[10].

Civitana iniciato pri rekomendo kanti la eŭropan himnon en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Inter la unuaj proponintoj de eŭropa civitana iniciato estis ankaŭ Eŭropa Esperanto-Unio, kiu proponis rekomendon pri kantado de la eŭropa himno laŭ teksto en Esperanto verkita de Umberto Broccatelli[11][12]. La 30-an de majo 2012, la Eŭropa Komisiono respondis, dirante ke la propono ne falas ene de la povoj de la komisiono (kvankam ĝi diras alie sur la unua paĝo)[13]. Tiu iniciato ne sukcesis, samkiel la plejmulte de la aliaj proponoj kiel Minority Safe Pack. El 51 Eŭropaj Civitanaj Iniciatoj lanĉitaj inter aprilo 2012 kaj marto 2015, nur 4 sukcesis, ("Akvo estas Homa Rajto", "Unu el Ni" pri protekto de homaj embrioj kaj "Ĉesu vivisekcion"[2].

En decembro 2014 la Eŭropa Civitana Agado-Servo (ECAS) kaj la Eŭropa Ekonomia kaj Socia Komitato (EESK) organizis konferencon titolitan "ECI, jura kadro- ĉu bezono por reformo?"[14]. Dum tiu konferenco estis prezentitaj kaj diskutitaj la rezultoj kaj rekomendoj de studo farita de ECAS kaj la advokata firma Freshfields Bruckhaus Deringer pri la jura bazo de la rifuzitaj Eŭropaj Civitanaj Iniciatoj. La ĝeneralaj konkludoj de la studo estas, ke la juraj akcepteblaj postuloj estas aplikataj en tro malvasta maniero fare de la Komisiono, ke decidoj por rifuzi registradon estis arbitraj kaj ke la donitaj motivoj rilate al malakcepto de eŭropaj civitanaj iniciatoj ofte estis nekompletaj.

Ekde 2018 ekzistas ECI-Forumo, kiu estas reta kunlabora platformo, kiu ofertas subtenon al civitanoj en diversaj stadioj de organizado de ECI[15].

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Aleksandra Szydłowska: Eŭropa Civitana Iniciato Arkivigite je 2019-03-30 per la retarkivo Wayback Machine (pola), UniaE Europejskaska.org, 2011-05-15.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Eŭropa himno, teksto en Esperanto proponata de EEU por Eŭropa Civitana Iniciato.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (pl) Mariusz Sulkowski: Informkesto de civitanoj en EU Arkivigite je 2013-11-09 per la retarkivo Wayback Machine, UniaEuropejska.org, 2010-12-07.
  2. 2,0 2,1 (en) The ECI, a democratic farce?, Democracy International, la 10-an de majo 2015, alirite la 10-an de januaro 2020.
  3. (en) ECI day 2019: Digital Voices, EESC, la 2-an de aprilo 2019, alirite la 10-an de januaro 2020
  4. (en) Submitting a petition, Eŭropa Parlamento
  5. (en) "Ombudsman calls on Commission to make European Citizens' Initiative politically relevant". Ombudsman.europa.eu
  6. (en) COM/2017/0753 final - 2017/0332 (COD)
  7. (fr) Politique de cohésion pour l’égalité des régions et le maintien des cultures régionales, fermo 07/05/2020.
  8. (fr) L'initiative Citoyenne Européenne pour l'Égalité des Régions et la Soutenabilité des Cultures Régionales, Eŭropa movado por protekti naciajn regionojn.
  9. (en) Regulation (EU) No 211/2011 of the European Parliamant, de la 16-a de Februaro 2011 pri la Civitana Iniciato.
  10. 10,0 10,1 (en) Eŭropa Civitana Iniciato -procedo paŝon post paŝo, Eŭropa Komisono: Eŭropa Civitana Iniciato, alirite la 6-an de januaro 2014.
  11. Civitana iniciato de Eŭropa Esperanto-Unio
  12. (en) Esperanto prevents the strong from imposing their language on the weak Arkivigite je 2020-01-10 per la retarkivo Wayback Machine, The Rift, Arkivigite je 2019-12-18 per la retarkivo Wayback Machine la 29-an de aprilo 2019, alirite la 10-an de januaro 2020.
  13. http://ec.europa.eu/citizens-initiative/public/documents/589
  14. (en) "The ECI Campaign[rompita ligilo]", Citizens-initiative.eu
  15. (de, en, fr) European Citizen's Initiative, Democracy International,