Eŭropa himno
La Eŭropa Himno estas la himno de la Eŭropa Unio kaj de la Konsilio de Eŭropo.
Ĝia melodio estas el la fina movimento de la 9-a sinfonio de Betoveno. Oficialan tekston la himno ne havas. Do ne eblas kanti ĝin, kvankam ekzistas multaj diverslingvaj tekstoj laŭ la melodio. Inter ili estas la teksto proponata fare de EEU/Eŭropa Esperanto Unio www.europo.eu, verkita de antaŭa prezidanto de EEU, italo kaj forta subtenanto de federa Eŭropo, Umberto Broccatelli. Jam ekzistas tradukoj al 37 lingvoj, inter ili ĉiuj 23 oficialaj lingvoj de EU. Ĝiaj vortoj jenas:
Europa Himno Muziko de Beethoven Esperanta teksto de Umberto Broccatelli
Kan-tu ku-ne a- mi- ka-ro, ni la ĝo-jon fes-tas nur,
nek ri- ve- ro nek mon-ta-ro plu land- li- moj es- tas nun,
Ho Eŭ- ro- po, hej- mo ni- a, tro daŭ- ra- dis la di- vid';
Nun bri-le-gu be- lo vi- a, ĉi- u es- tas vi- a id'.
Vi- a fla- go kun- fra- ti- gas ho-mojn post mi- li- ta temp',
Vi- a le- ĝo nun ku- ni- gas ci- vi- ta- nojn en kon- sent'.
De l' Malnova Kontinento Ĵus ekstaris la popol', Gvidas ĝin tre nova sento Kaj kuniga forta vol'.
Sub la ŝildo de la juro ni vivados en konkord'. Tio estas nia ĵuro: unu land' kaj unu sort'.
Jen ekzemplo por la mondo: jen direkto, jen la voj': tuthomara granda rondo en la paco, en la ĝoj'!
[redakti] Historio
En 1972 la Konsilio de Eŭropo akceptis la muzikon de Betoveno kiel himnon, kaj en 1985 la regnestroj de EK (Eŭropa Komunumo) akceptis ĝin ankaŭ kiel ties himnon. Per la transformiĝo de EK al EU ĝi fariĝis la himno de EU. Ĝi ne intencas anstataŭi la himnojn de la komunumaj, nun uniaj regnoj, sed esprimi la komunajn valorojn de la membraj regnoj, precipe liberon, pacon kaj solidaron kaj la principon de unueco en diverseco[1].
Oni rezignis pri teksto por eviti lingvajn problemojn. Betoveno por ĥora versio uzis la vortojn de Friedrich Schiller el ties Odo al Ĝojo, sed ili ne apartenas al la himno.