Eŭropa kanario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Eŭropa kanario
Eŭropa kanario
Eŭropa kanario
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Serinus
Specio: 'S. serinus'
Serinus serinus
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Teritorio: oranĝe, somero; verde, la tutan jaron; blue, vintro
Teritorio: oranĝe, somero; verde, la tutan jaron; blue, vintro
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Eŭropa kanario, aŭ simple Serino, kiel plej tipa specio de la genro, (Serinus serinus) estas la plej malgranda eŭropa paserina birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de Serinoj kiu enhavas la faman specion de la Kanario kaj aliajn similajn speciojn. Ĝi fakte estas tre proksime rilata al la Kanario.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas malgranda mallongvosta birdo, 11–12 cm longa. La supraj partoj estas malhelstriecaj grizecverdaj, kun tre rimarkinda flava pugo. La flava brusto kaj blankeca ventro estas ankaŭ tre striecaj ĉefe flanke. En kapo videblas flaveca superokula strio inter pli grizeca krono kaj grizeca vizaĝo, dum la mentono estas pli flava. La flugiloj estas verdegrizecaj. La masklo havas pli brilajn flavajn vizaĝon kaj bruston, du flavecajn flugilstriojn kaj flavajn vostobordojn. La kanto de tiu birdo estas virtuoza rapidega zumanta trilado, plej ofte elsendita el plej altaj arbopintoj, tre familia en la landoj ĉirkaŭ Mediteraneo. La masklo tion faras dumlonge sentime de proksimaj homoj.

Simila specio kaj koincida en multaj landoj estas la Verda kardelo, sed tiu estas pli granda, havas pli malhelajn kronon kaj mentonon kaj pli grandan bekon, krom diferencan vostobildon.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ili reproduktiĝas tra suda kaj centra Eŭropo kaj norda Nordafriko. La populacioj sudaj kaj de marbordo de Atlantiko (Iberio, Italio, Balkanio, sudokcidenta duono de Francio, mediteraneaj marbordoj de Turkio kaj Mezoriento kaj el norda Maroko al nordokcidenta Libio) estas tre loĝantaj birdoj, sed la nordaj reproduktuloj (de nordorienta Francio al Baltio kaj Ukrainio aŭ eĉ al Belorusio) migras suden de Eŭropo (inklude regionojn de Kurdistano, Sinajo, malsupra nila valo kaj nordorienta Libio) por vintro. Tiu specio ne estas minacata kaj ties eŭropa populacio estas ĉirkaŭkalkulita inter 17.000.000 kaj 40.000.000 ekzempleroj.[1]

La disvastiĝo de tiu specio okazis en la 19a kaj 20a jarcentoj al la nordorientaj landoj el kiuj ili migras. Same en Mezorienton.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ili preferas por reproduktiĝo malfermajn arbarojn kaj terkultivejojn, ofte kun iom da koniferoj. Ili konstruas sian neston en arbusto aŭ arbo; la ino demetas 3-5 ovojn. Ili formas arojn for de la reprodukta sezono, foje en miksitaj kunmanĝantaroj kun aliaj fringoj.

Ties dieto konsistas ĉefe el kombino de burĝonoj kaj semoj, kaj, en la reprodukta sezono, insektoj. Tiu malgranda membroj de la grupo de serinoj estas aktiva kaj ofte videbla birdo.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estis priskribita de Linneo en 1766 laŭ la nomo de Fringilla serinus.[2] Estas specio monotipa, tio estas, sen agnoskitaj subspecioj,[3][4] kvankam kelkaj fontoj mencias subspecion Serinus serinus flaviserinus.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. iucn
  2. 2,0 2,1 http://avibase.bsc-eoc.org/species.jsp?lang=ES&id=C6FAA71A3A174E05&ts=1227360667422&sec=summary Ficha del verdecillo, konsultita la 22a de novembro de 2008, Avibase
  3. http://www.zoonomen.net/avtax/frame.html Birds of the World -- current valid scientific avian names. Konsultita la 15an de aŭgusto de 2009, Zoonomen, en angla.
  4. http://www.birds.cornell.edu/clementschecklist/Clements%20Checklist%206.3.2%20December%202008.xls/view Clement's Checklist 6.3. Konsultita la 15an de aŭgusto de 2009, Cornell Lab of Ornithology, en angla.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]