Eŭropa karpeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Eŭropa karpeno
A.branĉeto kun amentoj; B.branĉeto kun folioj kaj fruktoj
A.branĉeto kun amentoj; B.branĉeto kun folioj kaj fruktoj
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Fagaloj Fagales
Familio: Betulacoj Betulaceae
Genro: Karpeno Carpinus
Carpinus betulus
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Eŭropa karpeno (Carpinus betulus) estas karpeno, indiĝena en Eŭropo kaj Sudokcidenta Azio. Ĝi postulas varman klimaton por prezenti bonan kreskadon, kaj troviĝas nur je altitudoj malpli altaj ol 600 metroj. Ĝi vegetas en miksaj arbareroj kun kverko, kaj en iuj areoj kun eŭropa fago, kaj ankaŭ estas komuna arbo en deklivarbaroj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Fruktoj de Eŭropa karpeno.

Tiu palearkta eta ĝis mezgranda arbo atingas altecojn de 15–25 m, malofte 30 m, kun ofte kaneligita kaj kurba trunko. La arboŝelo estas glata kaj verd-griza, eĉ ĉe pli maljunaj arboj. La burĝonoj, malsame kiel tiuj de fago, maksimume longas 10 mm, kaj estas premitaj apud la branĉeto. La folioj estas alternataj, longas 4–9 cm, kun elstarantaj nervuroj prezentante distingigan ondantan teksturon, kaj segildentan randaĵon. Ĝi estas monoika, kaj la vente polenigitaj masklaj kaj femalaj amentoj maje aperas post la folioj. La frukto estas eta 7–8 mm longa nukso, parte ĉirkaŭata de involukro kiu longas 3–4 cm; ĝi aŭtune maturiĝas. Ofte la semoj ne ĝermas antaŭ la printempo de la dua jaro post la semado. Eŭropa karpeno abunde dissemiĝas kaj estas karakterizita de forta natura regenerado.

Eŭropa karpeno estas ombrotolerema arbo. Ĝi preferas modere fekundan grundon kaj humidecon. Ĝi havas neprofundan fore disvastiĝantan radikaron kaj estas karakterizita de produktado de stumpoŝosoj [1] kiam oni forhakas la trunkon.

Ĉar ĝi bone toleras faligadon kaj havas densan foliaron, ĝi ofte estas uzata en ĝardenarkitekturo, ĉefe kiel grandaj heĝoj kaj por pritondado de plantoskulptaĵoj.

La ligno estas peza kaj dura, kaj estas uzata por laboriloj kaj por konstruaĵoj. Ĝi varmege kaj malrapide finbrulas, kaj tial estas tre taŭga brulligno [2].

Tiu estis la kialo de la hakado kaj tiel senpere de la konservado de Epping-Arbaro, kie eŭropa karpeno estis preferata sensuprig-arbo. La folioj provizas per nutraĵo por iuj bestojj, inkluzive de lepidopteroj kiel la noktopapilio Coleophora anatipennella (Coleophoridae).

Estas iom da rimarkindaj arbaroj kie eŭropa karpeno estas superreganta specio, el kiuj estas :

Kulturvarioj[redakti | redakti fonton]

Estas pluraj kultivaroj, nome 'Fastigiata', aŭ 'Pyramidalis', tre kolonoforma arbo kiam juna, kiu estas estinta tre populara urba stratoarbo en Britujo.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995 : Lexicon Silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto (I eo) kun difinoj. Förderverein Lexicon Silvestre e.V., Eberswalde, 84 pp., p. 14 esperante
  2. Habito de eŭropa karpeno. angle

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]