Eŭropaj balotoj 2014

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tago Ŝtatoj
ĵaŭdo,
22-a de majo
Flago-de-Britio.svg Britio, Flago-de-Nederlando.svg Nederlando
vendredo,
23-a de majo
Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio (1-a tago), Flago-de-Irlando.svg Irlando
sabato,
24-a de majo
Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio (2-a tago), Flago-de-Francio.svg Francio (Transmaraj teritoriojparte), Flago-de-Italio.svg Italio (1-a tago), Flago-de-Kipro.svg Kipro, Flago-de-Latvio.svg Latvio, Flago-de-Malto.svg Malto, Flago-de-Slovakio.svg Slovakio
dimanĉo,
25-a de junio
Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio, Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio, Flago-de-Bulgario.svg Bulgario, Flago-de-Danio.svg Danio, Flago-de-Estonio.svg Estonio, Flago-de-Finlando.svg Finnlando, Flago-de-Francio.svg Francio, Flago-de-Germanio.svg Germanio, Flago-de-Grekio.svg Grekio, Flago-de-Hispanio.svg Hispanio, Flago-de-Hungario.svg Hungario, Flago-de-Italio.svg Italio (2-a tago), Flago-de-Kroatio.svg Kroatio, Flago-de-Litovio.svg Litovio, Flago-de-Luksemburgio.svg Luksemburgo, Flago-de-Pollando.svg Pollando, Flago-de-Portugalio.svg Portugalio, Flago-de-Rumanio.svg Rumanio, Flago-de-Slovenio.svg Slovenio, Flago-de-Svedio.svg Svedio

La 8-aj elektoj por la Eŭropa Parlamento okazos de la 22-a ĝis la 25-a de majo 2014 en ĉiuj 28 membroŝtatoj de la Eŭropa Unio. Tiuj ĉi estos la okaj rektaj elektoj ekde 1979 por la Eŭropa Parlamento, en kiuj estos elektitaj 751 Membroj de EP kiuj oficos en la oficepriodo 20142019. Rajtigitaj por partopreni en la balotoj estas ĉirkaŭ 388 milionoj da homoj.

La Traktato de Lisbono, kiu validas ekde la 1-a de decembro 2009 antaŭvidas aldonajn povojn por la Eŭropa Parlamento, interalie EP elektos prezidanton de la Eŭropa Komisiono. Inter la dekkelkaj eŭropaj politikaj partioj nomumon de sia kandidato antaŭanoncis Eŭropa Popola Partio, Partio de Eŭropaj Socialistoj, Alianco de Liberaluloj kaj Demokratoj por Eŭropo, Eŭropa Verda Partio kaj Partio de Eŭropa Maldekstro.

La politika partio Eŭropo - Demokratio - Esperanto antaŭanoncis sian partoprenon en la balotoj[1].

La tagoj de la elektoj[redakti | redakti fonton]

Divido de la seĝoj[redakti | redakti fonton]

La Traktato de Lisbono plialtigis la nombron de la eŭropparlamentanoj de 736 ĝis 751, kaj pro tio en 2011 estis alelektitaj aldonaj 18 parlamentantoj. Samtempe estis interkonsentite, ke neniu el la membroŝtatoj povas havi pli ol 96 parlamentanojn (tamen Germanio kiu ĝis tiam okupis 99 seĝojn, tenos ĉiujn lokojn ĝis la fino de la oficperiodo). Post la membriĝo de Kroatio, kiu okupas en la Eŭropa Parlamento 12 seĝojn, la nombro de la parlamentanoj en la 7-a oficperiodo kreskis ĝis 766. Tio kaŭzis la neceson rearanĝi la distribuon de la nombro de la seĝoj inter la membroŝtatoj por reatingi en 2014 la nombron de la parlamentanoj je 751. Aperis diversaj proponoj de solvo, sed fine oni decidis malaltigi la nombron de la parlamentanoj je unu por ĉiu el la 12 plej grandaj eŭropuniaj membroŝtatoj (inkluzive de Kroatio). Tiu propono estis aprobita de la Eŭropa Konsilio la 28-an de junio 2013.

Membroŝtatoj 2009 2013[2] 2014 Ŝanĝo
Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio 17 19 18 –1
Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio 22 22 21 –1
Flago-de-Britio.svg Britio 72 73 73
Flago-de-Bulgario.svg Bulgario 17 18 17 –1
Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio 22 22 21 –1
Flago-de-Danio.svg Danio 13 13 13
Flago-de-Estonio.svg Estonio 6 6 6
Flago-de-Finlando.svg Finnlando 13 13 13
Flago-de-Francio.svg Francio 72 74 74
Flago-de-Germanio.svg Germanio 99 99 96 –3
Flago-de-Grekio.svg Grekio 22 22 21 –1
Flago-de-Hispanio.svg Hispanio 50 54 54
Flago-de-Hungario.svg Hungario 22 22 21 –1
Flago-de-Irlando.svg Irlando 12 12 11 –1
Flago-de-Italio.svg Italio 72 73 73
Flago-de-Kipro.svg Kipro 6 6 6
Flago-de-Kroatio.svg Kroatio 12 11 –1
Flago-de-Latvio.svg Latvio 8 9 8 –1
Flago-de-Litovio.svg Litovio 12 12 11 –1
Flago-de-Luksemburgio.svg Luksemburgo 6 6 6
Flago-de-Malto.svg Malto 5 6 6
Flago-de-Nederlando.svg Nederlando 25 26 26
Flago-de-Pollando.svg Pollando 50 51 51
Flago-de-Portugalio.svg Portugalio 22 22 21 –1
Flago-de-Rumanio.svg Rumanio 33 33 32 –1
Flago-de-Slovakio.svg Slovakio 13 13 13
Flago-de-Slovenio.svg Slovenio 7 8 8
Flago-de-Svedio.svg Svedio 18 20 20
Flago-de-la-Eŭropa-Unio.svg Eŭropa Unio 736 766 751 –15

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. EDE: Jaro 2014 riĉu je debatoj, 2013-12-26
  2. Post la alelekto de la 18 aldonaj parlamentanoj en 2011 konforme al la Traktato de Lisbono kaj post la membriĝo de Kroatio al EU en 2013.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]