Eŭropaj regionoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
mapo de la eŭropa regiono Sar-Lor-Luks (Sarlando-Loreno-Luksemburgio), nomata "Granda Regiono"

Eŭropaj regionoj, nacilingve ofte mallongigataj al variaĵoj kiel EuroregionEuregio - neologismo el la latinaj vortoj europa (Eŭropo) kaj regio (regiono) - estas la nomo de iuj transnaciaj regionoj en Eŭropo, do teritorioj ampleksantaj partojn de pluraj naciaj ŝtatoj, kiuj engaĝiĝas en aparte intensa kunlaboro, rilate al interalie ekomonio, trafiko, socia, kultura kaj eduka kunlaboro. Tiu kunlaboro plifortigu la senton de eŭropa komuna identeco inter la lokaj loĝantoj, sed ankaŭ ekonomie plifortigu la regionojn, kiuj ene de sia nacia ŝtato eventuale havas pozicion aparte malcentran. Aparte la ŝtatoj de Eŭropa Unio estas kuraĝigataj interplekti la limajn regionojn de siaj naciaj ŝtatoj per tiaj kunlaboraĵoj, kiuj ne necese limiĝu al la teritorio de Eŭropa Unio, sed ankaŭ rajtas transponti ties limojn (ekzemple rilate al Svislando, Norvegio, aŭ al la orienta limo de EU rilate al Rusio, Belorusio kaj Ukrainio).

La termino "eŭropa regiono" el jura vidpunkto ne estas klare difinita. Tial la ekzistantaj eŭropaj regionoj organiziĝas laŭ diversaj juraj formoj:

  • formalaj kunligoj laŭ publika juro,
  • formalaj kunligoj laŭ privata juro,
  • neformalaj kunligoj, kiuj ne konsistigas "juran personaĵon".

La termino "eŭropa regiono" fontas el la konvencio de la Konsilio de Eŭropo el 1980 pri translima kunlaboro inter la regionoj de Eŭropo, la tiel nomata "madrida konvencio". Eŭropa regiono ampleksu teritoriojn el almenaŭ du kunlaboraj ŝtatoj, sed povas esti pli da.

La plej malnova eŭropa regiono estis fondita en 1958 kaj ampleksas partojn de orienta Nederlando (partoj de provincoj Gelderlando, Overiselo kaj Drento) kaj nordokcidenta Germanio (kvar distriktoj kaj la urbo Münster de la Monastera Lando, parto de la historia regiono Vestfalio kaj de la nuna administra federacia lando Nordrejn-Vestfalio): ĝi per nur-majuskloj havas la simplan nomon EUREGIO, ampleksas pli-malpli 130 urbajn kaj neurbajn komunumojn en ambaŭ ŝtatoj, kaj administriĝas en la germania urbo Gronau.

Modelo de ekzemple aktiva kaj integriga eŭropa regiono estas la "Granda Regiono" (germane Großregion, france Grande Région) kuniganta Lorenon, Luksemburgion, Rejnlando-Palatinaton, Sarlandon, la valonan regionon kaj la Franclingvan plus Germanlingvan Komunumon de Belgio. Ĝi lokiĝas inter la riveroj Rejno, Mozelo, Saro kaj Mozo. La Granda Regiono estis Eŭropa Kultura Ĉefurbo por 2007.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]