Eŭropinsulo
El Vikipedio
Eŭropinsulo (france Île Europa) estas dependa teritorio de Francio, insuleto en la Mozambika kanalo duonvoje inter sudo de Madagaskaro kaj sudo de Mozambiko je 22°20′S 40°22′O / 22.333°S, 40.367°OKoordinatoj: 22°20′S 40°22′O / 22.333°S, 40.367°O. Ne estas haveno, nek konstantaj loĝantoj. Deĵoras malgranda franca taĉmento. Estas meteorologiejo kaj nepavimita 1000 metrojn longa flughavena trako.
Ĝi estas konservejo de sovaĝa vivo, sed havas malmultajn naturajn riĉaĵojn. La insulo estas posedaĵo de Francio regata de respublika komisaro loĝanta en Reunio. Madagaskaro havas pretendojn pri ĝi.
- Areo: 28 kv.km.
- Longeco de marbordo: 22,2 km
- Plej alta punkto: 24 m
- Kodo: EU