Eŭropo Ekologio La Verduloj (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Eŭropo Ekologio La Verduloj)
Saltu al: navigado, serĉo
Eŭropo Ekologio La Verduloj
Europe Écologie Les Verts
Emblemo de Eŭropo Ekologio La Verduloj
Lando Flago-de-Francio.svg Francio
Estro Pascal Durand (nacia sekretario)
Proparolanto Elise Lowy
Jean-Philippe Magnen
Prezidanto de la federacia konsilio Philippe Meirieu
Fondiĝo 13-an de novembro 2010
Loko de fondiĝo Liono
Koloro(j) Verda
Ideologio Politika ekologio, Verda politiko, Federaciismo, Malkresko, Altermondismo
Pozicio Centra-maldekstra, Maldekstra
Nacia Asembleo
16 / 577

(prezidanto: Barbara Pompili, François de Rugy (neoficiala))[1]
Senato
12 / 348

(prezidanto: Jean-Vincent Placé)

Eŭropa Parlamento
16 / 74

(prezidanto: Daniel Cohn-Bendit)

Membroj ĉ. 9 000 (decembron 2012)[2]
Eŭropa nivelo Eŭropa verda partio
Retejo http://www.eelv.fr
v  d  r
Information icon.svg

Eŭropo Ekologio La Verduloj (EELV) estas ekologiisma franca politika partio, nova nomo de la partio La Verduloj ekde la 13-a de novembro 2010[3], sekve de statutŝanĝo ebliganta arigi membrojn de la listoj Eŭropo Ekologio por la eŭropaj balotoj de 2009 kaj regionaj balotoj de 2010. Ili pretendis al 17 371 kunagantoj kaj kotizpagintaj 14 869 anoj okaze de la unua baloto por la prezidanto en junio kaj julio 2011[4], fakte ilia anaro estus malpli granda depost tio[5].

Historio[redakti | redakti fonton]

Socio[redakti | redakti fonton]

Eŭropo Ekologio La Verduloj estas konsiderata kiel progresema por la sociaj temoj. La baza principo estas aŭtonomeco de la individuo, tio estas neniu supera rajto povas decidi pri nia vivo (religia moralo, ŝtata racio, ktp.). Ili aparte subtenas :

  • egalecon pri rajto de la samseksaj kaj malsamseksaj paroj (geedziĝo kaj adopto) ;
  • veran viran-virinan parecon (la balotaj listoj devas esti ĉiuj 100-procentaj parecaj) ;
  • rajton je eŭtanazio kiel elektebleco por la vivfino ;
  • legalizon de la nedependigaj narkoj per la regulado kaj la impostado de ili produktado kaj distribuo.
  • forlason de la nuklea energio.
  • respekton de la biodiverseco.
  • balotrajton por la eksterlandanoj al la lokaj balotoj.
  • nekumulon de la mandatoj.

Organizado[redakti | redakti fonton]

Federacia konsilio[redakti | redakti fonton]

La federacia konsilio konsistas el 150 membroj (75 viroj kaj 75 virinoj). Ĝi estas estrata de Philippe Meirieu[6],[7]. Ĝi kunvenas proksimume ĉiumonate. Ĝi ebligas la komunikon inter la konsilioj de la diversaj regionoj.

Konsisto de la estraro de la federacia konsilio :


Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidi ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]