Eŭropunia juro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Oni nomas eŭropunia juro la juron de Eŭropa Unio kaj precipe de la Eŭropaj Komunumoj, nome la Eŭropa Komunumo pri Atomenergio kaj -- ĉefe -- la Eŭropa Komunumo. Ĝin oni ĝuste ofte nomas ankaŭ (eŭropa) komunuma juro.

La eŭropunia (aŭ komunuma) juro estas originala jura konstruaĵo, kiu ne ekzistas aliloke en la mondo. Tiusence deklaris la Justica Kortumo de Eŭropaj Komunumoj (en la juĝafero Costa kontraŭ ENEL, 1964), ke "male de la ordinaraj interregnaj traktatoj, la traktato pri Eŭropa Ekonomia Komunumo estigis propran jurordon integrigitan en la jursistemojn de la membroŝtatoj".

Stariĝas du demandoj:

  • El kio fontas la eŭropunia jurordo?
  • Kiel la eŭropunia juro integriĝas en la internajn jurordojn de la membroŝtatoj?

Rekta aplikado[redakti | redakti fonton]

La principo de la rekta aplikado de la eŭropunia kaj komunuma juro estis unue asertita de la Justica Kortumo de Eŭropaj Komunumoj en la juĝo Van Gend en Loos (1963).

Superrego[redakti | redakti fonton]

La principo de la superrego de la eŭropunia kaj komunuma juro sur la membroŝtataj juroj estis unue asertita de la Justica Kortumo de Eŭropaj Komunumoj en la juĝo Costa kontraŭ Enel (1964).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Libroj[redakti | redakti fonton]