Eŭrovido-Kantokonkurso 2012

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭrovido-Kantokonkurso 2012
eldono de la Eŭrovido-Kantokonkurso
Komenco 22-a de majo 2012 vd
Fino 26-a de majo 2012 vd
Geografia situo 40° 20′ 39″ N, 49° 51′ 1″ O (mapo)40.344249.8502Koordinatoj: 40° 20′ 39″ N, 49° 51′ 1″ O (mapo)
Lando(j) Azerbajĝano vd
Situo Bakuo
Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 (Azerbajĝano)
Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 (Azerbajĝano)
DEC
Eŭrovido-Kantokonkurso 2012
Eŭrovido-Kantokonkurso 2012
Map
Eŭrovido-Kantokonkurso 2012
Moto Light Your Fire!
Retejo Oficiala retejo
vdr
Partoprenontaj landoj
  •  Landoj kies reprezentanto kandidatas por la finalo
  •  Landoj ne kvalifikitaj por la finalo
  •  Landoj kiuj jam partoprenis, sed ne partoprenos en 2012
  • La Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 estis la 57-a eldono de la tut-Eŭropa muzik-konkurso. Ĝi okazis la 22-an, 24-an kaj 26-an de majo 2012, en Bakuo, Azerbajĝano. Azerbajĝano gajnis la rajton por gastigi la konkurson, post kiam la duopo Eldar Qasımov kaj Nigar Camal venkis la Eŭrovido-Kantokonkurson 2011 per la kanto "Running Scared."

    Entute 42 landoj partoprenis la eventon, unu malpli ol la rekorda numero de 2008 kaj 2011. Montenegro revenis post dujara foresto, sed Pollando anoncis ĝian retiron pro financaj kialoj. Armenio origine decidiĝis partopreni, sed post pluraj duboj pri sekureco de ĝiaj artistoj retiris la partoprenon. Ĉar ĝia retiro okazis je 7-a de marto 2012, post la limtempo, la EBU monpunis Armenion, kaj minacis malpermesi la landon de venontaj konkursoj, se ĝi ne dissendis la plenan eventon.

    La konkurso havis la saman strukturon kiel la kvar antaŭaj okazaĵoj, kun du duonfinaloj por elekti 10 finalistojn en ĉiu duonfinalo. En la finalo, la 20 finalistoj aliĝis al la "kvin grandaj" landoj, kiuj ekonomie plej kontribuas al la evento, kune kun la gastiga lando, Azerbajĝano. Pro tio, la finalo havis 26 partoprenantojn.

    La tri spektakloj havis tri prezentistojn: televidaj-personecoj Leyla Alijeva kaj Nargiz Berk-Petersen, kaj kantisto Eldar Qasımov, kiu venkis pasintjare kun Nigar Camal. La loko, Bakua Kristala Halo, konstruiĝis inter septembro de 2011 kaj aprilo de 2012 specife por gastigi la konkurson.

    Unua duonfinalo[redakti | redakti fonton]

    La unua duonfinalo okazis je mardo, la 22-a de majo 2012, inter 19:00 kaj 21:00 UTC, kaj 18 landoj partoprenis. Ĉiuj 18 partoprenantaj landoj, plus Azerbajĝano, Hispanio kaj Italio voĉdonis en ĉi-tiu duonfinalo. Armenio origine elektiĝis partopreni en la unua duono de ĉi-tiu duonfinalo, sed la lando retiris neatendite el la konkurso je 7-a de marto 2012. La intervala akto estis Natig Shirinov, azerbajĝana etna-tamburisto.

    50 procentaĵoj de la rezultoj en ĉiu lando estis voĉdonoj de telefonoj kaj SMS-oj. La alia 50 procentaĵoj estis la voĉdonoj de la profesia ĵurioj. La sola escepto estas Albanio, kie oni ne dissendis la duonfinalon. Albanio havis "tagon de funebro" post kiam 13 studentoj mortiĝis en aŭtobusa akcidento la 21-an de majo. Tial, 100 procentaĵoj de la albanaj voĉdonoj estis el la ĵurio.

    Numero Lando Artisto(j) Kanto Lingvo(j) Titolo en Esperanto Vico Poentoj
    01  Montenegro Rambo Amadeus Euro neuro angla 15 20
    02  Islando Greta Salóme kaj Jónsi Never forget angla Ne forgesu 8 75
    03  Grekio Eleftheria Eleftheriu Aphrodisiac angla Afrodizio 4 116
    04  Latvio Anmary Beautiful song angla Belega kanto 16 17
    05  Albanio Rona Nishliu Suus albana Onia 2 146
    06  Rumanio Mandinga Zaleilah hispana, angla Zalejla 3 120
    07   Svislando Sinplus Unbreakable angla Nerompebla 11 45
    08  Belgio Iris Would you? angla Ĉu vi? 17 16
    09  Finnlando Pernilla Karlsson När jag blundar sveda Kiam mi fermas
    miajn okulojn
    12 41
    10  Israelo Izabo Time angla, hebrea Tempo 13 33
    11  San-Marino Valentina Monetta The social network song angla La socia-reto kanto 14 31
    12  Kipro Ivi Adamu Lala love angla Lala amo 7 91
    13  Danio Soluna Samay Should've known better angla Mi devus esti
    sciinta pli bone
    9 63
    14  Rusio Buranovskije Babuŝki Party for everybody udmurta, angla Festo por ĉiuj 1 152
    15  Hungario Compact Disco Sound of our hearts angla Sono de viaj koroj 10 52
    16  Aŭstrio Trackshittaz Woki mit deim Popo germana Skuu vian postaĵon 18 8
    17  Moldavio Pasha Parfeny Lăutar angla Tradicia muzikisto 5 100
    18  Irlando Jedward Waterline angla Akvo-linio 6 92

    Dividitaj rezultoj de la Telefon-voĉdonoj kaj la Ĵurioj[redakti | redakti fonton]

    Vico Telefon-Voĉdonoj Poentoj Ĵurioj Poentoj
    1  Rusio 189  Albanio 131
    2  Rumanio 132  Moldavio 107
    3  Albanio 131  Grekio 103
    4  Irlando 116  Kipro 90
    5  Grekio 110  Rumanio 87
    6  Kipro 99  Danio 81
    7  Moldavio 85  Hungario 76
    8  Islando 79  Rusio 75
    9  Danio 53  Israelo 72
    10   Svislando 49  Irlando 72
    11  Hungario 39  Islando 70
    12  Finnlando 36  Finnlando 57
    13  San-Marino 25   Svislando 45
    14  Montenegro 24  San-Marino 42
    15  Latvio 18  Belgio 38
    16  Israelo 16  Montenegro 28
    17  Aŭstrio 15  Aŭstrio 27
    18  Belgio 2  Latvio 17

    Dua duonfinalo[redakti | redakti fonton]

    La dua duonfinalo okazis je ĵaŭdo, la 24-a de majo 2012, inter 19:00 kaj 21:00 UTC, kaj 18 landoj partoprenis. Ĉiuj 18 partoprenantaj landoj, plus Francio, Germanio kaj Britio voĉdonis en ĉi-tiu duonfinalo. 50 procentaĵoj de la rezultoj en ĉiu lando estis voĉdonoj de telefonoj kaj SMS-oj. La alia 50 procentaĵoj estis la voĉdonoj de la profesia ĵurioj. La intervala akto estis la venkaj kantistoj de la kvin antaŭaj jaroj: Marija Ŝerifoviĉ (Serbio 2007) kantis "Molitva" ("Preĝo"), Dima Bilan (Rusio, 2008) kantis "Believe" ("Kredu"), Alexander Rybak (Norvegio, 2009) kantis "Fairytale" ("Fabelo"), Lena Meyer-Landrut (Germanio, 2010) kantis "Satellite" ("Satelito"), kaj Eldar Qasımov kaj Nigar Camal (Azerbajĝano, 2011) kantis "Waterloo," la venka kanto de ABBA por Svedio en 1974, kaj la plej fama Eŭrovida-kanto.

    Numero Lando Artisto(j) Kanto Lingvo(j) Titolo en Esperanto Vico Poentoj
    01  Serbio Ĵeljko Joksimoviĉ Nije ljubav stvar (Није љубав ствар) serba Amo ne estas objekto 2 159
    02  Nord-Makedonio Kaliopi Crno i belo (Црно и бело) makedona Nigra kaj blanka 9 53
    03  Nederlando Joan Franka You and me angla Vi kaj mi 15 35
    04  Malto Kurt Calleja This is the night angla Jen la nokto 7 70
    05  Belorusio Litesound We are the heroes angla Ni estas la herooj 16 35
    06  Portugalio Filipa Sousa Vida Minha portugala Mia vivo 13 39
    07  Ukrainio Haitana Be my guest angla Estu mia gasto 8 64
    08  Bulgario Sofi Marinova Love unlimited multlingva [1] Amo senlima 11 45
    09  Slovenio Eva Boto Verjamem slovena Mi kredas 17 31
    10  Kroatio Nina Badrić Nebo kroata Ĉielo 12 42
    11  Svedio Loreen Euphoria angla Eŭforio 1 181
    12  Kartvelio Anri Ĝoĥadze I'm a joker angla Mi estas ŝerculo 14 36
    13  Turkio Can Bonomo Love me back angla Reamu min 5 80
    14  Estonio Ott Lepland Kuula estona Aŭskultu 4 100
    15  Slovakio Max Jason Mai Don't close your eyes angla Ne fermu viajn okulojn 18 22
    16  Norvegio Tooji Stay angla Restu 10 45
    17  Bosnio kaj Hercegovino Maya Sar Korake ti znam bosna Mi konas viajn paŝojn 6 77
    18  Litovio Donny Montell Love is blind angla Amo blindas 3 104

    Dividitaj rezultoj de la Telefon-voĉdonoj kaj la Ĵurioj[redakti | redakti fonton]

    Vico Telefon-Voĉdonoj Poentoj Ĵurioj Poentoj
    1  Svedio 180  Svedio 145
    2  Serbio 148  Serbio 141
    3  Litovio 128  Ukrainio 109
    4  Turkio 114  Estonio 102
    5  Estonio 88  Malto 97
    6  Norvegio 72  Bosnio kaj Hercegovino 77
    7  Bosnio kaj Hercegovino 70  Kroatio 66
    8  Nord-Makedonio 63  Kartvelio 62
    9  Bulgario 59  Nord-Makedonio 58
    10  Nederlando 51  Litovio 55
    11  Malto 39  Belorusio 52
    12  Belorusio 37  Portugalio 49
    13  Portugalio 37  Turkio 42
    14  Kroatio 34  Slovenio 40
    15  Slovakio 27  Slovakio 40
    16  Slovenio 27  Nederlando 31
    17  Ukrainio 24  Bulgario 27
    18  Kartvelio 15  Norvegio 25
    1. La kanto enhavas frazojn en la bulgara, araba, azerbajĝana, angla, franca, greka, cigana, serbokroata, hispana kaj turka.

    Finalo – la 26-an de majo[redakti | redakti fonton]

    La finalo okazis je sabato, la 26-a de majo 2012, inter 19:00 kaj 22:30 UTC, kaj 26 landoj partoprenis. Ĉiuj 26 partoprenantaj landoj, plus la 16 netrapasantaj landoj voĉdonis en la finalo. 50 procentaĵoj de la rezultoj en ĉiu lando estis voĉdonoj de telefonoj kaj SMS-oj. La aliaj 50 procentaĵoj estis la voĉdonoj de la profesiaj ĵurioj.

    Numero Lando Artisto(j) Kanto Lingvo(j) Titolo en Esperanto Vico Poentoj
    01  Britio Engelbert Humperdinck Love will set you free angla Amo vin liberigos 25 12
    02  Hungario Compact Disco Sound of our hearts angla Sono de viaj koroj 24 19
    03  Albanio Rona Nishliu Suus albana Onia 5 146
    04  Litovio Donny Montell Love is blind angla Amo blindas 14 70
    05  Bosnio kaj Hercegovino Maya Sar Korake ti znam bosna Mi konas viajn paŝojn 18 55
    06  Rusio Buranovskije Babuŝki Party for everybody udmurta, angla Festo por ĉiuj 2 259
    07  Islando Greta Salóme kaj Jónsi Never forget angla Neniam forgesu 20 46
    08  Kipro Ivi Adamu Lala love angla Lala amo 16 65
    09  Francio Anggun Echo (You and I) franca, angla Eĥo (Vi kaj mi) 22 21
    10  Italio Nina Zilli L'amore è femmina itala, angla Amo estas ina 9 101
    11  Estonio Ott Lepland Kuula estona Aŭskultu 6 120
    12  Norvegio Tooji Stay angla Restu 26 7
    13  Azerbajĝano Sabina Babajeva When the music dies angla Kiam la muziko mortas 4 150
    14  Rumanio Mandinga Zaleilah hispana, angla Zalejla 12 71
    15  Danio Soluna Samay Should've known better angla Mi devus esti sciinta pli bone 23 21
    16  Grekio Eleftheria Eleftheriu Aphrodisiac angla Afrodizio 17 64
    17  Svedio Loreen Euphoria angla Eŭforio 1 372
    18  Turkio Can Bonomo Love me back angla Reamu min 7 112
    19  Hispanio Pastora Soler Quédate conmigo hispana Restu kun mi 10 97
    20  Germanio Roman Lob Standing still angla Staranta senmove 8 110
    21  Malto Kurt Calleja This is the night angla Tio ĉi estas la nokto 21 41
    22  Nord-Makedonio Kaliopi Crno i belo (Црно и бело) makedona Nigra kaj blanka 13 71
    23  Irlando Jedward Waterline angla Akvo-linio 19 46
    24  Serbio Željko Joksimović Nije ljubav stvar (Није љубав ствар) serba Amo ne estas objekto 3 214
    25  Ukrainio Haitana Be my guest angla Estu mia gasto 15 65
    26  Moldavio Pasha Parfeny Lăutar angla Tradicia muzikisto 11 81

    Dividitaj rezultoj de la Telefon-voĉdonoj kaj la Ĵurioj[redakti | redakti fonton]

    Vico Telefon-Voĉdonoj Poentoj Ĵurioj Poentoj
    1  Svedio 343  Svedio 296
    2  Rusio 332  Serbio 173
    3  Serbio 211  Albanio 157
    4  Turkio 176  Italio 157
    5  Azerbajĝano 151  Hispanio 154
    6  Germanio 125  Estonio 152
    7  Rumanio 117  Ukrainio 125
    8  Albanio 106  Azerbajĝano 118
    9  Grekio 89  Moldavio 104
    10  Irlando 89  Germanio 98
    11  Nord-Makedonio 79  Rusio 94
    12  Estonio 78  Kipro 85
    13  Moldavio 75  Francio 85
    14  Litovio 68  Litovio 82
    15  Kipro 63  Bosnio kaj Hercegovino 71
    16  Bosnio kaj Hercegovino 57  Malto 70
    17  Italio 56  Nord-Makedonio 69
    18  Hispanio 45  Grekio 60
    19  Islando 49  Islando 53
    20  Ukrainio 37  Rumanio 53
    21  Britio 36  Danio 51
    22  Hungario 20  Turkio 50
    23  Danio 18  Hungario 30
    24  Norvegio 16  Norvegio 24
    25  Malto 10  Irlando 14
    26  Francio 0  Britio 11

    Revenaj artistoj[redakti | redakti fonton]

    Nomo Lando Antaŭa(j) jaro(j)
    Maya Sar  Bosnio kaj Hercegovino 2004 (korusisto), 2011 (korusisto)
    Jedward  Irlando 2011
    Jónsi  Islando 2004
    Anri Jokhadze  Kartvelio 2008 (korusisto)
    Kaliopi  Nord-Makedonio 1996 (netrapasis al la konkurso)
    Željko Joksimović  Serbio 2004

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


    Eŭrovido-Kantokonkurso
    19561957195819591960196119621963196419651966196719681969197019711972197319741975
    19761977197819791980198119821983198419851986198719881989199019911992199319941995
    19961997199819992000200120022003200420052006200720082009201020112012201320142015
    20162017201820192020202120222023
    Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso
    2003200420052006200720082009201020112012201320142015201620172018201920202021