Eŭrovido-Kantokonkurso 1957

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La 2-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis la 3-an de marto 1957 en Frankfurt am Main. Ĝi estis prezentata de Anaid Iplikjan. La venkantino estis Corry Brokken (Nederlando) kun la kanto Net als toen.

Post la 1-a konkurso oni ŝanĝis kelkajn regulojn: De nun, la sekvantaj konkursoj okazos ĉiam en la lando kiu gajnis antaŭe. Cetere ankoraŭ paroj havis permeson partopreni sed ne grupoj. Kaŭze de tri novaj partoprenantaj landoj, ĉiu lando povis prezenti nur unu kanton (du en 1956) de nun.

La sistemo de juĝistaro estis renovigata : Ekde nun, ĉiu lando havis juĝistaron de dek juĝistoj kaj donis rezultaton per telefono. Ĉiu juĝisto povis atribui unu poenton, kune 100 poentoj el ĉiuj landoj estis atribuataj.

Malgraŭ la severa regulo pri la maksimumaa daŭro de kantoj (3 minutoj kaj 30 sekundoj) estis grandaj diferencoj: Patricia Bredin, la kantistino el Britio prezentis kanton de du minutoj, la venkantino Corry Brokken kantis dum pli ol kvar minutoj kaj la itala artisto Nunzio Gallo bezonis pli ol kvin minutojn. Neniu artisto estis malkvalifikita.

Finalo

Placo Numero Lando Artisto Kanto Poentoj
1 6 Nederlando Corry Brokken Net als toen 31
2 8 Francio Paule Desjardins La belle amour 17
3 9 Danio Birthe Wilke & Gustav Winckler Skibet skal sejle i nat 10
4 2 Luksemburgo Danièle Dupré Tant de peine 8
4 7 Germanio Margot Hielscher Telefon, Telefon 8
6 4 Italio Nunzio Gallo Corde della mia chitarra 7
7 3 Britio Patricia Bredin All 6
8 1 Belgio Bobbejaan Schoepen Straatdeuntje 5
8 10 Svislando Lys Assia L’enfant que j’étais 5
10 5 Aŭstrio Bob Martin Wohin kleines Pony ? 3

Faktoj

  • 1-a partopreno: Aŭstrio, Britio, Danujo
  • Corry Brokken (Nederlando) kaj Lys Assia (Svislando) partoprenis jam en la antaŭa jaro.
  • La juĝistaroj estis vokataj telefone en germana lingvo.
  • Luksemburgo kaj Germanio dividis la 4-an lokon, Svislando kaj Belgio la 8-an lokon.

Ligoj

Eŭrovido-Kantokonkurso
19561957195819591960196119621963196419651966196719681969197019711972197319741975
19761977197819791980198119821983198419851986198719881989199019911992199319941995
19961997199819992000200120022003200420052006200720082009201020112012201320142015
20162017201820192020202120222023
Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso
2003200420052006200720082009201020112012201320142015201620172018201920202021