Eŭrovido-Kantokonkurso 1971

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La 16-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis la 3-an de aprilo 1971 en Dublino (Irlando). En la Gaiety Theatre la konkurson prezentis Bernadette ní Ghallchoir en jaro, kiu alportis kelkajn novajn aŭ ŝanĝitajn regulojn. Ekde tiam estis permesate havi ĝis ses personojn sur la scenejo – la sola lando kiu utiligis ĉi tion en 1971 estis Svedio kun grupo de kvar personoj.

La nova sistemo de prijuĝo estis malfacila. Ĉiu lando sendis du juĝantojn al Dublino: unu el ili havis malpli ol 25 jarojn, la alia pli ol 25 jarojn, kaj inter ili devis esti aĝodiferenco de almenaŭ dek jaroj.

Tuj post ĉiu kanto ĉiu juĝisto devis atribui (sekrete) almenaŭ unu poenton sed ne pli ol kvin poentojn. La rezulto estis montrata je la fino. Avantaĝo: Eĉ Malto, kiu okupis la lastan lokon, revenis hejmen kun 52 poentoj – en la antaŭa jaro, Dana gajnis kun 32 poentoj…

La kantistino Séverine portis al Monako ĝian unuan kaj, almenaŭ ĝis 2006, solan venkon en la historio de la konkurso, kun Un banc, un arbre, une rue kaj 128 poentoj.

Finalo

Rango Numero Lando Artisto Kanto Poentoj
1 3 Monako Séverine Un banc, un arbre, une rue 128
2 6 Hispanio Karina En un mundo nuevo 116
3 5 Germanio Katja Ebstein Diese Welt 100
4 9 Britio Clodagh Rodgers Jack in the box 98
5 11 Italio Massimo Ranieri L’amore è un attimo 91
6 14
12
Nederlando
Svedio
Saskia & Serge
Family Four
De tijd
Vita Vidder
85
8 17 Finnlando Markku Aro & Koivisto Sisters Tie uuteen päivään 84
9 15 Portugalio Tonicha Menina 83
10 7 Francio Serge Lama Un jardin sur la terre 82
11 13 Irlando Angela Farrell One day love 79
12 4 Svislando Peter, Sue & Marc Les illusions de nos 20 ans 78
13 8 Luksemburgo Monique Melsen Pomme, pomme, pomme 70
14 10
16
Belgio
Jugoslavio
Lily Castel & Jacques Raymond
Krunoslav Slabinac
Goeie morgen, morgen
Tvoj djecak je tuzan
68
16 1 Aŭstrio Marianne Mendt Musik 66
17 18 Norvegio Hanne Krogh Lykken er… 65
18 2 Malto Joe Grech Marija L-Maltija 52

Faktoj

Ligoj

Eŭrovido-Kantokonkurso
19561957195819591960196119621963196419651966196719681969197019711972197319741975
19761977197819791980198119821983198419851986198719881989199019911992199319941995
19961997199819992000200120022003200420052006200720082009201020112012201320142015
20162017201820192020202120222023
Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso
2003200420052006200720082009201020112012201320142015201620172018201920202021