Eŭzebo (papo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Eŭsebio (papo))
Saltu al: navigado, serĉo
Eŭzebo (papo)
Ne konfuzu kun alia Eŭzebo.

Eŭzebo († la 17-an de aŭgusto 308309) estis en la jaro 308 aŭ 309 mallongan tempon episkopo de Romo.

Laŭ la Liberiana katalogo de papoj li estis de la 18-a de aprilo ĝis la 17-a de aŭgusto 308 aŭ 309 episkopo de Romo. La disputo pri la reakcepto de la kristanoj, kiuj dum la persekuto per Diokleciano apostatis, komenciĝinta sub Marcelo la 1-a, sub li daŭris.

Eŭzebo defendis la reakcepton de la apostatoj post pentofara tempo. La konflikto kaŭzis tumultojn kaj perfortojn. La imperiestro Maksencio ekzilis lin kaj lian kontraŭulon Heraklio al Sicilio, kie Eŭzebo mortis.

Lian kadavron oni verŝajne en 311 transporis al Romo kaj entombigis en la Kaliksto-katakombo. Oni honoras lin kiel martiron kaj sanktulon. Lia festotago estas la 17-a de aŭgusto (antaŭe la 26-a de septembro).

vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]