Eŭska ŝafhundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Eŭska ŝafhundo
Euskal Artzain Txakurra
Pastor vasco m 14months loby 3018.jpg
Lando de origino
Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
Klasifiko
RSCE: Grupo 1, Sekcio 1, n-ro 403
Rasaj normoj
http://www.rsce.es

La Eŭska ŝafhundo (eŭske: Euskal artzain txakurra - hispane: Pastor vasco) estas hispana hundraso devenanta de Eŭsklando, tradicie uzata kiel ŝafhundo kaj gardhundo de brutaro. Ekzistas du variantoj, Gorbeiakoa kaj Iletsua. La raso estis oficiale agnoskita de la "Real Sociedad Canina de España" (RSCE) la 1-an de junio 1995. La oficiala nomo de la raso ne estas "pastor vasco" sed "euskal artzain txakurra". Ekde la oficiala klubo de la raso oni nomas "pastores vascos" tiujn mestizajn lanajn hundojn kiujn oni vidas tra la vilaĝoj de Eŭsklando, la plimulto estas blankaj, cinam-koloraj aŭ nigraj kaj neniel rilatas kun la ruĝetaj aŭ ruĝe flavaj de la puraj ekzempleroj de "Euskal Artzain".

Priskribo[redakti | redakti fonton]

  • Alto:
    • Hundino: 46–59 cm
    • Virhundo: 47–61 cm
  • Pezo:
    • Hundino: 17–29 kg
    • Virhundo: 18–36 kg

Historio[redakti | redakti fonton]

La ŝafhundo estas la plej antikva hundo. Ekde kiam la homo transiris de nomado al agrikulturisto kaj brutisto, li ekuzis hundojn por la paŝtada laboro. Kelkaj ostaj restaĵoj trovitaj en la grotoj de Neolitiko atestas, ke antaŭ 12,000 jaroj, la brutistoj de la regiono jam uzis tiujn bestojn por la paŝtado. Ni povas trovi la Eŭskan ŝafhundon (Euskal Artzain Txakurra - mallonge: EAT) en la eŭska popola mitologio. Pli poste, oni rekonis ĝin en diversaj pentritaj freskoj de la 16-a jc, atestante popularecon kiu sukcesis disvastiĝi ekde la kamparaj medioj ĝis la plej altaj tavoloj de la tiama kortego. Ekde la 18-a jc ili aperas pentritaj aŭ desegnitaj en la pentraĵoj de Paret y Alcázar, Doré, Guiard, Arrue...

Depost la fino de la 19-a jc al la unuaj jardekoj de la 20-a jc ekaperis epoko de regreso de tiu raso ĉefe en Gipusko kaj Navaro kaŭzita de la fortaj atakoj de lupoj kontraŭ brutaroj pro kio la paŝtistoj anstataŭigis gregohundojn per aliaj "Artzanor"-oj (ŝafhundoj) aŭ mastinhundoj. En Alavo kaj Biskajo, tamen tiu malpliiĝo ne estis tiel signifa kaj ili alternis la laborojn en la paŝtejo kun tiu de gardado kaj averto en la domaroj kiam ili ne estis kun la brutaroj. Tiu scio kombinigi laborojn estis unu el la ŝlosiloj por ke la raso ne malaperu.

Poste komenciĝis organiziĝi internaciaj konkursoj de paŝthundoj. Danke la admiron kiun vekis tiu raso inter tiuj kiuj ĉeestis ilian laboron, enkondukiĝis plano pere de stipendio kaj projekto de esploro por studi tiujn hundojn per etnologia, bioĥemia, genetika, reproduktiva kaj etologia metodologio en 1991. Post kompleta priesploro de pli ol tri mil ekzempleroj tra la tuta Euskadi, okazis tiu agnosko de EAT.

Bedaŭrinde, la loka apartismo de hunda specio okazigas, en la plej multaj kazoj, multnombrajn obstaklojn por ties supervivo. Hodiaŭ, la eŭska ŝafhundo (Euskal Artzain Txakurra) kalkulas nur 411 agnoskitajn ekzemplerojn depost kiam oni festis la unuan monografion de la raso.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]