Eŭska Naciisma Partio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭska Naciisma Partio
emblemo
Basque political party
Komenco 1895 vd
Lando(j) HispanioFrancio vd
Sidejo Sabin Etxea
Ideologio

Eŭska naciismoregionismoporeŭropismokristana demokratio

Fondinto(j) Sabino Arana vd
Ĉefestro(j) Andoni Ortuzar vd
Membro de Q111187242 vd
Posedatoj Euzkadi • Sabin Etxea vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Sidejo de la Eŭska Naciisma Partio

La Eŭska Naciisma Partio (eŭske-hispane Euzko Alderdi Jeltzalea–Partido Nacionalista Vasco, mallonge EAJ–PNV) estas politika partio kreita en Hispanio fine de la 19-a jarcento. Ĝia ideologio estas eŭska naciismo, kaj ĝi estas aktiva en la aŭtonomaj regionoj Eŭskio kaj Navaro en Hispanio, kaj en Nord-Eŭskio (Francio). Ĝi havas delegitaron en aliaj landoj, ĉefe kie ekzistas eŭskaj naciismaj enmigrintoj. Ĝi estas reprezentata per propra parlamenta grupo en la Kongreso de la Deputitioj kaj en la Senato de Hispanio, kaj ankaŭ en la Eŭska Parlamento. Ĝi ankaŭ havas reprezentanton en Eŭropa Parlamento. Ĝi estas enskribita en la Eŭropa Demokratia Partio.

De 1980 ĝis 2009, ĝi prezidis la eŭskan registaron, kaj ĝi estas la partio plej videbla en la institucioj de Eŭskio. En Navaro ĝi estas unu el la partioj de la koalicio Nafarroa Bai, kiu estas la dua politika forto en la Navara Parlamento.

Fondita en 1895 de Sabino Arana Goiri, ĝi estas la dua hispana partio plej antikva kiu nuntempe ekzistas post la Hispana Socialisma Laborista Partio.

Ĝia oficiala nomo en Hispanio estas Euzko Alderdi Jeltzalea–Partido Nacionalista Vasco (EAJ-PNV) kaj en Francio Euzko Alderdi Jeltzalea–Parti Nationaliste Basque (EAJ–PNB). "Euzko Alderdi Jeltzalea" signifas "Eŭska Partio de la simpatiantoj de J.E.L.", do ne estas la traduko de Eŭska Naciisma Partio. "J.E.L." estas akronimo de Jaungoikoa Eta Lagizarrak ("Dio kaj Malnovaj Leĝoj"), referenco al la principoj de la religia kaj politika tradicioj, kiujn la partio defendis en la komenco. Ekde 1977 ĝi estas memdeklarita senkonfesia partio. De tiu akronimo simpatianto de la partio ricevas la nomon jeltzale (pluralo jeltzaleak) aŭ jelkide (pluralo jelkideak) en la eŭska lingvo.

La sociaj sidejoj de la partio nomiĝas batzoki kaj en la nuntempo ili estas pli ol 200 tra la mondo. Krom tiuj, ili havas virtualan "batzoki"-n ekde 2007.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]