Eŭskoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Eŭsko.
Eŭskoj
Euskaldunak
Kelkaj konataj eŭskoj
1a vico: Sancho III, Elcano, Loyola, Francis Xavier, Lope de Aguirre, Fausto Elhuyar

2a vico: Zumalacárregui, D'Abbadie, Gayarre, Sarasate, Pío Baroja, Balenciaga
3a vico: Oteiza, Cenarrusa, Chillida, Ibárruri, Garamendi, Atxaga

4a vico: Eyharts, Indurain, Olazábal, Pasaban, Harinordoquy, Xabi Alonso
Suma populacio

18 milionoj (takso)

Ŝtatoj kun signifa populacio
Flago-de-Hispanio.svg Hispanio 2 359 400
      Flago-de-Eŭskio.svg Eŭskio 1 850 500
                    Alavo 279 000
                    Biskajo 1 160 000
                    Gipusko 684 000
      Bandera de Navarra.svg Navaro 508 900
Flago-de-Francio.svg Francio 230 200
      Lapurdo 225 000
      Malsupra Navaro 40 000
      Zubero 20 000
Diasporo
Flago-de-Argentino.svg Argentino 3.5 milionoj
Flag of Chile.svg Ĉilio 1.7 - 4.5 milionoj
Flago-de-Kubo.svg Kubo 1.5 milionoj
Flago-de-Brazilo.svg Brazilo necerta
Flago-de-Ekvadoro.svg Ekvadoro necerta
Flago-de-Meksikio.svg Meksiko necerta
Flago-de-la-Filipinoj.svg Filipinoj necerta
Flago-de-Kolombio.svg Kolombio 60,000
Flago-de-Usono.svg Usono necerta
Flago-de-Urugvajo.svg Urugvajo 102 200
Flago-de-Kostariko.svg Kostariko 9 800
Flago-de-Venezuelo.svg Venezuelo 5 500
Flago-de-Bolivio.svg Bolivio necerta
Flago-de-Peruo.svg Peruo necerta
Lingvo(j)
eŭska, hispana, franca
Religio
kristanismo kaj lastatempe ankaŭ sekularismo
Parencoj
hispanoj kaj francoj
v  d  r
Information icon.svg

Eŭskoj, Vaskoj

Enkonduko[redakti | redakti fonton]

Prauloj de eŭskoj estis vaskonoj, varduloj, karistioj. Koncerne al ilia parenceco kun iberoj, praloĝantoj de Ibera duoninsulo, la plej grandaj fakuloj forĵetis iun genetikan interrilaton inter tiuj du komunumoj; la oftaj karakterizaĵoj estas imputita kunekzistado en la sama geografia loko. Dum la regado de Romia imperio, eŭskoj restis ekster Romiigado kaj konservis sian lingvon. Devigitaj konstante batali kontraŭ politikaj influoj de najbaroj (Francio, Hispanio), eŭskoj konservis multajn demokratajn tradiciojn de antaŭklasa socio.

En la fino de 19-a jarcento formiĝis nacia movado de eŭskoj, kiu atingis fortan aktivecon en Hispanio (distinge de Francio). En respublika Hispanio, Eŭskio (Vaskolando), konsistanta el 3 provincoj, havis aŭtonomecon (1936-1937). En sekvaj jardekoj okazadis procezoj de forta asimilado. Dum lastaj tempoj plifortiĝis intereso de eŭskoj al sia kulturo kaj historio, rapide disvastiĝis privataj lernejoj de Eŭska lingvo.

Tradiciaj okupoj de eŭskoj estas brutbredado kaj vitkulturado. Termanko ĉe eŭskoj, kiuj vivis precipe en montaroj, naskis interesan kutimon - la domo kaj bieno herede transiradis al unu el filoj, laŭ aĝo aŭ prefero de gepatroj, kaj aliaj povis resti ĉe ili kiel helpantoj sen rajto de geedziĝo. Tio kaŭzadis migradon de vira loĝantaro ("Eklezio, maro aŭ kortego"). En iuj kazoj, la rajton aĉeti domon havis nur parencoj, pro tio eŭska socio, kun fortaj internaj ligoj kaj tradicioj de interhelpo, estis fermita por fremduloj.

Tradicia vestaĵo diferenciĝas je granda varieco depende de la loko.

Eŭska kuirarto[redakti | redakti fonton]

Tradicia manĝaĵo estas pano el maizo kaj tritiko, lakto, ŝafa fromaĝo, diversaj manĝaĵoj el porkaĵo. Post la apero de industriaj malhejtiloj, ŝato de fiŝaĵo (moruo, anĉovo, merluzo, angilidoj) etendiĝis el la marbordo. El alkoholaĵoj plej disvastiĝis cidro kaj vino el Rioĥo.

En Gipusko, viroj partoprenas gastronomiajn societojn (sociedad gastronómica hispane), kie ili kuiras kaj frandas. Feministoj ne atingis, ke virinoj aliĝas societojn aŭ eĉ eniris ties ejojn, ĝis antaŭ ne multe. En Biskajo, la samstilaj txoko-j ("angulo") ne estas tiom popularaj.

Eŭska muziko[redakti | redakti fonton]

Eŭskoj famiĝis per siaj dancoj, precipe kun vira plenumo, kaj poemo-konkuradoj de improvizantaj artistoj (bertsolari). Tipa eŭska muziko estas ludata per Fluto fajfila txistu kaj tamburo (danbolin), aŭ akordiono (trikitixa) kaj tamburino. Aliaj tipaj eŭskaj muzikiloj estas ĉalaparto (txalaparta) kaj alboka. Ĥora, kelteca muzikoj kaj punko bone enradikiĝis.

Eŭskaj sportoj[redakti | redakti fonton]

Tipaj eŭskaj sportoj estas peloto (euskal pilota), levo de ŝtonblokoj (harri jasoketa), hakado (aizkolaritza), konkursoj de tir-bovoj (idi-proba) aŭ tir-azenoj (asto-proba), virŝafbatalo, ŝnurtira lukto (sokatira) kaj remboata konkurso (hispane traineras, eŭske estropadak). Nuntempaj eŭskoj furoras pri futbalo, biciklado kaj montgrimpado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]