Eŭstako la 4-a (Bulonjo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭstako la 4-a
Persona informo
Eustache IV
Naskiĝo ĉirkaŭ 1130
Morto 17-an de aŭgusto 1153 (1153-08-17)
en Bury St Edmunds
Tombo Faversham Abbey vd
Ŝtataneco Belgio vd
Familio
Dinastio Dinastio de Blois vd
Patro Stefano de Anglio vd
Patrino Matilda de Bulonjo vd
Gefratoj Maria de BulonjoVilhelmo la 1-a • Gervase of Blois vd
Edz(in)o Constance of France, Countess of Toulouse vd
Profesio
Okupo feudatory vd
Grafo de Bulonjo
Dum 11501153
Antaŭulo Matilda
Sekvanto Vilhelmo la 1-a
Duko de Normandio
Dum 1137-1144
Antaŭulo Stefano
Sekvanto Gotfredo Plantaĝeneto
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eŭstako la 4-a, grafo de Bulonjo (naskita ĉirkaŭ 1130, mortinta la 17-an de aŭgusto 1153) estis filo de reĝo Stefano de Anglio kaj Matilda de Bulonjo.

En 1137 li omaĝis al Ludoviko la 7-a de Francio por la duklando Normandio. En 1140 li edziĝis al la fratino de Ludoviko, Konstanca, kiu post lia morto edziĝis al grafo Rajmondo la 5-a de Tuluzo. Li kavaliriĝis en 1147. En 1151 li partoprenis malsukcesan invadon, estratan de Ludoviko, de Normandio, kiu estis agnoskinta imperiestrinon Matilda kiel reganto kaj kiun defendis ties edzo Gotfredo la 5-a.

Dum reĝa konsilio la 6-an de aprilo 1152, Stefano persvadis plurajn nobelojn agnoski Eŭstakon kiel lia heredonto. Tamen Teobaldo (ĉefepiskopo de Canterbury) kaj aliaj anglaj episkopoj rifuzis partopreni kronigan riton, pro ke la papa kurio deklaris sin kontraŭ la pretendo de Eŭstako.

En aŭgusto 1153 Eŭstako subite mortis. Onidire li estis faligata de la kolero de Dio pro sia rabado de ekleziaj terenoj proksime al Bury St Edmunds. Tio faciligis la akordon kiu metis finon al la longa milito inter Stefano kaj imperiestrino Matilda: per la Traktato de Wallingford, estis decidate ke Henriko, filo de la imperiestrino, heredos la anglan tronon.

Li entombiĝis en Abatejo Faversham, fondita de siaj gepatroj.