Eŭtikiano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Papo
Papo
Eŭtikiano
27-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Eutychianus aŭ Eutychian
Pontifiko de 4-a de januaro 275
ĝis 7-a de decembro 283
Antaŭulo Felikso la 1-a
Sekvanto Kajo
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 299 (0299-11-30)
en Luna
Morto 7-a de decembro 283
en ???
Tombo katakombo de Kaliksto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eŭtikiano (m. 7-an de decembro 283) estis episkopo de Romo ekde la 4-a de januaro 275 ĝis la 7-a de decembro 283.

Lian epigrafon oni malkovris en la Kaliksto-katakombo en Romo, sed krom tio preskaŭ nenion oni scias pri li. Eĉ la datoj de lia pontifikeco estas malcertaj. La Libro de la pontifikoj Liber pontificalis indikas pri ok jaroj kaj 11 monatoj, de 275 ĝis 283. Sed Eŭsebio de Cezareo diras, ke li nur 10 monatojn estis episkopo de Romo.

Oni diras, ke li permesis beni la vitojn kaj fabojn sur la altaro kaj ke li en 324 per siaj propraj manoj entombigis martirojn. Kelkaj historiistoj pridubas tiun tradicion, ĉar post la morto de imperiestro Aŭreliano ne plu estis pliaj persekutoj, kaj ĉar la benadon de kampofruktoj oni atribuas al pli posta epoko.

Lia memortago estas la 8-a de decembro.

vidu ankaŭ