Elektronika cigaredo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el E-cigaredo)
Elektronika cigaredo.

La elektronikan cigaredon evoluigis ĉina entrepreno en 2005 kaj surmerkatigis sub la markonomo Ruyan.

La elektronika cigaredo estas baterienergia vaporigilo, kiu funkcias per akumulatoro. En la interno de la cigaredo estas likva nikotino, kiun ŝprucigas eta pumpilo, ŝprucigilo. Tiam la maldensa nikotino iĝas nebulsimila guteto de 0,5 µm–1,5 µm je efiko de altfrekvenca, ultrasona ilo. Post tio estiĝas vaporo simila al cigareda fumo, kiun movas la spirado. Antaŭ ol ŝprucigi la nikotinon, la aparato varmigas ĝin por pli facile disigi ĝin.

La elektronika cigaredo imitas ne nur fumon, sed temperaturon (50–60 °C) kaj helpas malkutimiĝi de la cigaredo. Ĝi kontentigas la kutimajn spiritajn dependecojn de la fumantoj, tiel atingante pli sanan fumadon. La elektronika cigaredo ne entenas damaĝajn materialojn de la tradicia cigaredo kiaj karbona monoksido, nitrogena dioksido, hidrogena cianido, acido, arseno, plumbo, hidrargo kaj ne tiom damaĝas la sanon de aliaj ĉeestantaj personoj.