E-numero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

E-numero estas kodo kreita de la Eŭropa Unio por listigi permesitajn aldonaĵojn al nutraĵoj. E-numero konsistas el la litero E kaj 3-cifera numero.

Uzo

Dum la jaroj 1980 esploroj evidentigis, ke certaj aldonaĵoj de la listo de E-numeroj ja estis kancerogenaj, sed en la konsumantaro estiĝis kunfuzo kaj maltrankvileco kaj multaj homoj evitis ĉiujn nutraĵojn surhavantaj E-numerojn.

Oni certigas, ke por ke tiuj aldonaĵoj estu kancerogenaj, oni devus konsumi ilin en grandega kvanto, kaj tial preskaŭ ne eblus toksiĝi. Sed la listo estas daŭre pridisputata.

Klasado laŭ numeroj

Por detaloj, vidu la liston de E-numeroj).

100–199
kolorigiloj por nutraĵoj
100–109 flavaj
110–119 oranĝaj
120–129 ruĝaj
130–139 bluaj kaj violaj
140–149 verdaj
150–159 brunaj kaj nigraj
160–199 aliaj
200–299
konserviloj
200–209 sorbatoj
210–219 benzoatoj
220–229 sulfitoj
230–239 fenoloj kaj formiatoj (metanoatoj)
240–259 nitratoj
260–269 acetatoj (etanoatoj)
270–279 laktataj acidoj
280–289 propionatoj (propanoatoj)
290–299 aliaj
300–399
antioksidiloj kaj acidreguliloj
300–305 askorbatoj (vitamino C)
306–309 tokoferolo (vitamino E)
310–319 galatoj kaj eritorbatoj
320–329 laktataj acidoj
330–339 citratoj kaj tartratoj
340–349 fosfatoj
350–359 malatoj kaj adipatoj
360–369 sukcenatoj kaj fumaratoj
370–399 aliaj
400–499
dikigiloj, stabiligiloj kaj emulsiigiloj
400–409 alginatoj
410–419 naturaj gumoj
420–429 aliaj naturaj iloj
430–439 polioksiteno-kombinaĵoj
440–449 naturaj emulsiigiloj
450–459 fosfatoj
460–469 celulozo-kombinaĵoj
470–489 grasacidoj kaj kombinaĵoj
490–499 aliaj
500–599
pH-reguliloj kaj agentoj antiaglomerantaj
500–509 mineralacidoj kaj bazoj
510–519 kloridoj kaj sulfatoj
520–529 sulfatoj kaj hidroksidoj
530–549 kombinaĵoj de alkala metalo
550–559 silikatoj
570–579 stearatoj kaj glukonatoj
580–599 aliaj
600–699
gustampleksigiloj
620–629 glutamatoj
630–639 inosinatoj
640–649 aliaj
900–999
diversaj
900–909 vaksoj
910–919 briligiloj
920–929 plibonigiloj
930–949 gasoj por enpako
950–969 dolĉigiloj
990–999 ŝaŭmigiloj
1100–1599
aldonaj kemiaĵoj
novaj kemiaĵoj, kiuj ne eniras la klasikan klasadan skemon

NB: Ne ĉiuj ekzemploj de grupo estas en la menciitaj numera grupo. Ankaŭ multaj kemiaĵoj, ĉefe inter la numeroj E400–E499, havas diversajn uzojn.

Eksteraj ligiloj