E-Prime

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el E-prime)

E-Prime estas modifo de angla lingvo proponita de David Bourland. Li proponas nur forigi la verbon to be (“esti”) el ĉiutaga angla por klarigi la signifon de anglalingvaj frazoj kaj pligrandigi la kritikan penson de anglaparolantoj. Tio postulas interalie, eviton de la pasiva voĉo, kaj evito de rekta predikatado, ĉu substantiva ĉu adjektiva. Ekzemple, anstataŭ lions are animals (“leonoj estas bestoj”), povus diri, ke people classify lions as animals (“oni klasifikas la leonon kiel beston”; laŭlitere “personoj klasifikas leonojn kiel bestojn”).

Specimeno[redakti | redakti fonton]

E-Prime: E-Prime, the omission of the verb “to be” from English usage, alleges not only to clarify meaning in written and spoken English, but also actually to enhance critical thinking!

Traduko: E-Prime, forlaso de la verbo to be el anglalingva uzado, asertas ne nur klarigi signifon en skriba kaj parola angla, sed ankaŭ efektive plifortigi la kritikan pensadon!

Norma angla: E-Prime is the omission of the verb “to be” from English usage, and is alleged not only to clarify meaning in written and spoken English, but also actually to enhance critical thinking!

Traduko: E-Prime estas la ellaso de la verbo to be el anglalingva uzado, kaj pri ĝi oni asertas, ke ĝi ne nur klarigas la signifon en la skribata kaj la parolata angla, sed ankaŭ efektive plifortigas la kritikan pensadon!

Verkoj en E-Prime[redakti | redakti fonton]

En 2002, Glebo Malica de la grupo Piĉismo registris kompaktdiskon kun teksto en E-Prime.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]