Edgar Allan Poe

El Vikipedio
(Alidirektita el E.A.Poe)
Saltu al: navigado, serĉo
Edgar Allan Poe
Edgar Allan Poe
Usona verkisto
Naskiĝo 19-a de januaro 1809
en Bostono, Masaĉuseco, Usono
Morto 7-a de oktobro 1849
en Baltimore, Marilando, Usono
Portalo pri Homoj
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Edgar Allan POE estis aŭtoro de poeziaĵoj, romanoj kaj rakontoj. Siajn unuajn poemojn li verkis kiel soldato. Post fiaskoj en la Universitato de Virginio (ĉefe pro troa alkoholkonsumo) kaj en la Militakademio de West Point (pro sia ribelema karaktero) li fine decidis dediĉi sin plene al la verkado. Plej famaj ĝis nun estas liaj hororaj rakontoj kaj lia tiutempe tute nova formo de krimliteraturo, kiu poste influis i.a. la aŭtoron Arthur Conan Doyle.

Enhavo

[redakti] Famaj verkoj

  • Tamerlane and other poems (1827)
  • Poems (1831)
  • Politian (teatraĵo, 1835)
  • The Narrative of Arthur Gordon Pym (1838)
  • Ligeia (1838)
  • The Fall of the House of Usher (1839)
  • The Murders in the Rue Morgue (1841)
  • The Gold Bug (1843)
  • The Raven and Other Poems (1845)

[redakti] La Mistera Poe-Tostulo

Ĉiujare, okazanta dum la datreveno de la nasko de Poe, mistera viro, konata kiel "Poe Tostulo," aperas ĉe la tombo de la aŭtoro, kaj postlasas 3 rozojn kaj duon-botelon de konjako.

Ekde 1949, mistera, nekonata, nigra-vestita viro ŝtele eniras tombejon kaj ofertas siajn donacojn al la fama aŭtoro.

Personoj kunvenas ĉe la apuda Poe Domo kaj Muzeo ("Poe House and Museum") kaj atendas la revenon, sed neniu konas, kiu estas la stranga vizitanto.

TTT-ejo: http://www.eapoe.org/balt/poegrave.htm

[redakti] En Esperanto aperis

  • La puto kaj la pendolo : rakonto el la Hispana Inkvizicio / Esperantigita de Alex. Pride. - Paris: Presa Esperantista Societo, 1907. -23 p.
  • La falo de Uŝero-domo : novelo / Esperantigis Edwin Grobe. - Tempe, Ariz.: Arizona-Stelo-Eld., 2000. - 16 p. Originalo: The fall of the house of Usher
  • Alia traduko, La falo de la domo Usher: http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7087
  • Ses noveloj el Rakontoj de mistero kaj imago / El la angla originalo trad. A. Frank Milward. - Leipzig: Hirt, 1924. - 80 p. - (Internacia ondliteraturo ; 13)
  • Hop-Rano (Esperanto, 1927, n-ro 10, p. 183-185, tradukinto ne indikita)
  • La sonoriloj ; La korvo ; Annabel Lee En: Tutmonda sonoro / eldonita de: Kalocsay Kálmán. - Budapest: Hungara Esperanto-Asocio. - (Serio Oriento - Okcidento ; 17) Vol. 2. p.442 - 449 ISBN 963-571-077-1
  • Poemo "La Korvo" http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/Korvo.html
  • La elbabila koro (tr. John Francis, Heroldo de Esperanto, 1 marto 1962)
  • Poemo La Korvo (tr. Jon Willarson), dulingva (angla kaj Esperanta), Lucko, eldonejo "Volynjanyn", 2009, kompilis kaj verkis antaŭparolon - Viktor Pajuk, ilustris - Niko Voloŝin. ISBN 978-966-15-9909-2

Vidu ankaŭ: http://butler.esperanto-gb.org/butler.cgi?v=poe;k=a

[redakti] Rete legeblaj verkoj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj