Egidius Wensing

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el E.L.M. Wensing)

Egidius Lucas Maria WENSING (naskiĝis en 1913 en Roterdamo, mortis la 28-an de aprilo 2004 en Neerpelt, Belgio) estis nederlanda esperantisto; Honora Membro de UEA ekde 1992.

Li lernis Esperanton en 1930. Li estis komence peranto de entrepreno pri trinkaĵoj kaj pro tio la multlingvulo ofte vojaĝis. Ekde 1937 en Philips, li poste gvidis la sekcion de medicinaj aparatoj. Vizitante interalie Kuvajton, Hindion, Brazilon kaj Bulgarion, li spertis ke la angla ne estas monde konata, ke en Japanio ankaŭ la plej elstaraj personoj preskaŭ ne scias ĝin paroli.

Estraro de UEA ekde 1962[redakti | redakti fonton]

Ne volante flankenmeti alian personon, li pretas helpi al UEA kaj servi ĝin - tion Wensing sciigis al Woessink. Gesinjoroj Isbrücker jam parolis kun li pri prezidanteco, sed Wensing tute ne estus ofendita fariĝi nur komitatano.

En la kopenhaga kongreso tiujare (1962), kiam Hideo Yagi fariĝis Prezidanto, Wensing eniris la Estraron tamen jam kiel Vicprezidanto. Ĉar post la subita morto de Yagi, en majo 1964, Lapenna hezitis preni la prezidantecon, la Komitato en la tiujara UK de Hago elektis Wensing Prezidanto. Lapenna proteste eksiĝis kiel Ĝenerala Sekretario, tiel ke Wensing retiris sian kandidatecon kaj Lapenna fariĝis Prezidanto.

Vicprezidanto Wensing okupiĝis unuavice pri komerco kaj eldonis vortaron pri ekonomiko, estante direktoro de la Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio (EKI). Pro li, Philips eldonis kelkajn varbilojn en Esperanto. Kunlaborintoj kiel CO-direktoro Sadler priskribas Wensing kiel elokventan, trejnitan gvidanton, kiu estus estinta bonega Prezidanto.

Rilatoj al Lapenna. UEA-estrarano ĝis 1972[redakti | redakti fonton]

Longan tempon Wensing havis "bonegajn rilatojn" kun Lapenna, sed poste li seniluziiĝis pri sia "iama idolo". La industriisto agnoskis certagradajn sukcesojn de la angla, kion Lapenna nomis "defetismo". En la 56-a Universala Kongreso en Londono 1971 Wensing prezentis sin kiel kontraŭkandidaton, kvankam la elektokomisiono preferis ne mencii lin. Tio estis la unua konkurenceca baloto por la prezidanteco en la historio de UEA. Wensing ricevis 21 voĉojn, Lapenna 26. Wensing tamen estis elektita por la Estraro. Post pliaj disputoj kun Lapenna, interalie pro financoj, la Vicprezidanto en decembro 1972 forlasis la Estraron.

Denove en la UEA-estraro de 1974 ĝis 77[redakti | redakti fonton]

Wensing revenis en 1974 kaj fariĝis Ĝenerala Sekretario en la Estraro sub la juna universitatano Tonkin. Tiun oficon la eksdirektoro de Philips plenumis ĝis 1977 kaj ankaŭ poste helpis, ekzemple en la ellaborado de la nova statuto. En la Komitato li restis ĝis 1983. La katoliko energie rifuzis riproĉojn pri "neneŭtraleco" de la Asocio: "Se montriĝus nur plej etaj trajtoj de maldekstra superregado, ĉu en la Estraro, ĉu en la Komitato, mi estus la unua, kiu forlasus la vicojn de UEA."

Instruado[redakti | redakti fonton]

Wensing konservis sian interesiĝon pri la lingvo ankaŭ dum la estraraj jaroj; en la revuo Esperanto li redaktis la rubrikon Komenco bona, ĉio bona por komencantoj. Siajn spertojn pri instruado li havis ankoraŭ el la tridekaj jaroj: en aprilo 1933 li estis diplomita kiel Cseh-instruisto en Hago, post kurso gvidita de Cseh mem, kaj jam antaŭe li komencis instrui en la popola altlernejo en Roterdamo. Kvankam li ne nomis sian kurson Cseh-metoda, li tamen transprenis tipajn elementojn, kiel la kolektivan respondadon al demandoj. Cetere, en 1932 Wensing ankoraŭ mem trapasis kurson, kaj poste estis ekzamenita de la konata Esperanto-verkisto Hendrik Jan Bulthuis. Wensing: Por elprovi mian parolkapablecon kaj scion pri literaturo, li elektis la de li verkitan romanon Idoj de Orfeo, libron, kiun mi plendetale pristudis por la ekzameno. Dum pli ol duona horo mi preskaŭ senĉese parolis pri la romano, ĝia enhavo, ĝiaj ĉefaj personoj, ĝia tendenco ktp., kaj kiam li fine interrompis min, li ekkriis: “Bonege, perfekte, vi konas la libron eĉ pli bone ol mi”.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]