E. Szilveszter Vizi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
E. Szilveszter Vizi
Persona informo
Naskiĝo 31-an de decembro 1936 (1936-12-31) (87-jaraĝa)
en Budapeŝto
Loĝloko Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Veronika Ádám
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

E. Szilveszter VIZI [silvester], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vizi E. Szilveszter, sen mallongigo Vizi Elek Szilveszter estas hungara kuracisto, farmakologo, profesoro, membro (korespondanta en 1985, ordinara en 1990) de Hungara Scienca Akademio, membro de Academia Europaea (1992). E. Szilveszter Vizi [1] naskiĝis la 31-an de decembro 1936 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

E. Szilveszter Vizi frekventis universitatojn en Pécs kaj sia naskiĝurbo inter 1955-1961. Post la diplomo li eklaboris en farmacia instituto en Budapeŝto. Li profesoriĝis en 1977, krome en 1977 li ricevis postenon ankaŭ en la ministerio. En 1981 li estis jam vicdirektoro en akademia instituto, en 1989 ĉefdirektoro. Ekde 1982 li estis katedrestro en la medicina universitato. Li aĝis 29, kiam li esploris en Oksfordo helpe de stipendio. En 1984 li estis gastoprofesoro en Novjorko. Li atingis la sciencan gradon PhD en 1969, li doktoriĝis en 1977 antaŭ la akademio. Inter 2002-2008 li estis prezidanto de la akademio. Li okupiĝis precipe pri la nerva sistemo. Lia edzino estas Veronika Ádám, kiu naskis 2 gefilojn. Li ricevis ofte premiojn kaj memormedalojn (ankaŭ eksterlandajn).

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Phenylisopropylmethylpropynylamine (E-250), a monoaminoxidase inhibitor antagonising the effect of tyramin (1968)
  • The Inhibitory Effect of Adenosine and Related Nulceotids on the Release of Acetylcholine (1976)
  • Non-Synaptic Interactions between Neurons (1984)
  • Science in the Future of Europe (1994)
  • A tudás hídjai (Pontoj de la scio), (2005) - elektitaj artikoloj, intervjuoj
  • Non-synaptic receptors and transporters involved in brain functions and targets of drug treatment (2010)

Fontoj[redakti | redakti fonton]