Esperanto-Asocio de Norda Ameriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el EANA)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Esperanto-Asocio de Norda Ameriko (EANA) estis la plej granda Esperanto-asocio en tiu mondoparto (Usono kaj Kanado), sed agoniis dum la 1950-aj jaroj pro la agado de sia ĝenerala sekretario, George Alan Connor. En 1956 UEA eksigis ĝin kiel Landan Asocion.

Historio[redakti | redakti fonton]

La asocio estis fondita en 1905 kiel "Amerika Esperanto-Asocio" en Boston kaj ricevis sian postan nomon en 1908, dum la unua amerika kongreso. La organo fariĝis Amerika Esperantisto, fondita en 1906.

Prezidantoj[redakti | redakti fonton]

Kongresoj[redakti | redakti fonton]

  • 28-a kongreso de EANA, 1-a ĝis 3-a de Julio 1935, Nov-Jorko

Organo[redakti | redakti fonton]

Rete legeblaj numeroj kaj jarkolektoj[redakti | redakti fonton]

Agonio dum la Connor-epoko[redakti | redakti fonton]

En 1945 la novjorka instruisto George Alan Connor fariĝis ĝenerala sekretario kaj provis monopoligi la Esperanto-agadon en la tuta norda Ameriko. Por tio li misuzis la tiaman timon kontraŭ komunistoj. Ĉar multaj esperantistoj en Norda Ameriko ne volis aliĝi al UEA pere de EANA, UEA akceptis esceptkaze en 1955 duan Landan Asocion en Norda Ameriko: ELNA, fonditan en 1952. Ĉar ankaŭ UEA estis atakata de Connor, la monda Asocio en 1956 eksigis EANA-n kiel Landan Asocion kaj Connor-n kiel individuan membron.

Eldonaĵoj[redakti | redakti fonton]

Dum la periodo 1930-1931 E.A.N.A. eldonis serion de libretoj sub la titolo "E.A.N.A. Library — E.A.N.A. Libraro". En tiu serio aperis 8 libretoj (10x15cm):

  • 1. North American Esperanto Almanac", red. J.J. Sussmuth, 1930
  • 2. Juneco kaj amo, Eduard S. Payson, 1930
  • 3. Esperanto: the second language for all, Lehman Wendell, 1930
  • 4. North American Esperanto Almanac", red. J.J. Sussmuth, 1931
  • 5. Lando de arĝenta akvo: rakonto el la okcidento de Usono, Vingie E. Roe, trad. Edward S. Payson, 1931
  • 6. La deveno de Esperanto: eltiro el privata letero = The birth of Esperanto, L.L. Zamenhof, 1931
  • 7. American Esperanto key, J.J. Sussmuth, 1931
  • 8. Esperanto course for beginners in ten lessons, J. J. Sussmuth, 1931

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri North American Esperanto Almanac", 1931

Citaĵo
 Enhavas adresaron de la Nord-Amerika Esperanto-Societo kaj diversajn artikolojn pri la historio kaj progresado de Esperanto. Krom tio estas en la libro pli grande presita eldono de la angla ŝlosilo de Esperanto kaj katalogo de niaj plej bonaj eldonaĵoj. 
— Belga Esperantisto - Numero 192, Januaro, 1932

Literaturo[redakti | redakti fonton]