Esperanta Biblioteko Internacia
El Vikipedio
(Alidirektita el EBI)
Esperanta Biblioteko Internacia estas kolekto de originaloj kaj tradukoj de diversnaciaj Esperantistoj.
La libroj estis eldonita en formato 14x10 cm. de la entrepreno Möller & Borel, poste de "Ader kaj Borel", kaj fine de "Ellersiek & Borel" en Berlino.
Ĝis nun aperis 33 numeroj. La unua numero de la kolekto estis "Legolibreto" de Borel, 1909, 44 p.
Libroj eldonitaj en la serio [redakti]
Serio de Esperanto-libroj en la eldonejo Möller & Borel, Berlin
- № 1, Legolibreto de J. Borel
- № 2, Fabeloj de Andersen, tradukita el dana lingvo de Skeel-Giörling
- № 4, Rusaj Rakontoj de Mamin Sibirjak, tradukita el rusa lingvo de N. Kabanov
- № 5, Don Kiĥoto en Barcelono, tradukita el hispana lingvo de Pujulàj Vallés
- № 6, El la Biblio, tradukita de D-ro L.L. Zamenhof
- № 7, El Dramoj (fragmentoj) tradukitaj el la germana lingvo de D-ro L.L. Zamenhof
- № 8, El Komedioj (fragmentoJ) esperantigitaj de D-ro L.L. Zamenhof
- № 9, Praktika Frazaro, Dialogoj de la ĉiutaga vivo, kunmetis J. Borel
- № 10/11, Japanaj rakontoj, El la japana kunmetis Ĉif Toŝio
- № 12 Reaperantoj, Famila dramo de Henrik Ibsen (1a akto), el norvega lingvo de O. Bünemann
- № 13 Bulgaraj Rakontoj, el bulgara lingvo tradukis, Atanas D. Atanasov
- № 14/15 Amoro kaj Psiĥo, de Lucius Apulejus, el la latina lingvo tradukis Emil Pfeffer
- № 16 Komerca Korespondado, kunmetis J. Borel
- № 17 Konsiloj pri Higieno, tradukis J. Borel
- № 18 La Reĝo de la Ora Rivero de John Ruskin, el la angla tradukis Ivy Kellerman
- № 19 Sinjoro Herkules, Unuakta burleskaĵo de Georg Belly, el la germana tradukis H. Aratz kaj Max Butin
- № 20 La lasta Usonano de J. A. Mitchell, el la angla traduktis Lehmann Wendell
- № 21 Hungaraj Rakontoj de Ferenc Herczog, el la hungara tradukis A. Panajott
- № 22 Nordgermanaj Rakontoj de Heinrich Bandlow, el platgermana tradukis Ella Scheerpeltz
- № 23. Hispanaj dramoj de Jacinto Benavente, tr. Vicente Inglada
- № 24. La Instituto Milner de Jean Jullien, tr. la Lyon'a grupo
- № 25. Noveletoj de la Nigra Arbaro de Hel. Christaller, tr. Wilhelm Christaller
- № 26. La intervidiĝo kaj Nekonita dialogo de Alfred de Vigny, tr. Samuel Meyer
- № 27. La patrino de Ernst Zahn, tr. J. Ŝmid
- № 28. Elzasaj Legendoj tr. Charlotte Pulvers
- № 29-31. Sub la neĝo de J. J. Porchat
- № 32. La amkonkurantoj triakta komedio originale de Reinhold Schmidt
- № 33. La regado de si mem per konscia aŭtosugesto de E. Coué, trad. J. Borel