Eŭropa Ekonomia Komunumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el EEC)
Eŭropa Ekonomia Komunumo
flago
organizaĵo
Komenco 1-a de januaro 1958 vd
Fino 1993 vd
Poste European Community • Eŭropa Unio vd
Sidejo Bruselo
vdr
Flago de la Eŭropa Unio
Flago de la Eŭropa Unio

La Eŭropa Ekonomia Komunumo (EEK, populare foje nomata Komuna Merkato) estis la organizaĵo de la ekonomia integriĝo de la okcidentaj landoj, inter 1957 kaj 1993. La nomo de la ekonomia komunumo estas ekde la 1-an de novembro 1993 Eŭropa Komunumo.

Ĝin fondis Francio, Belgio, Luksemburgo, Nederlando, Italio kaj la Germana Federacia Respubliko, aliĝis en 1973 Britio, Danio kaj Irlando, en 1981 Grekio, en 1986 Portugalio kaj Hispanio.