EK

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri libera programo. Pri aliaj signifoj vidu la apartigilon Ek.
EK!

Aŭtoro Jurij Finkel
Lasta stabila versio 3.9
(29-a de majo 2010)
Operaciumo Vindozo 4.x kaj Vindozo NT 4 kaj 5.x
Programlingvo Delphi
Lingvo(j) Esperanto
Permesilo Ĝenerala Publika Permesilo de GNU
Retejo www.esperanto.mv.ru/Ek
vdr

EK! estas libera programo, kiu ebligas tajpi esperantajn ĉapelitajn literojn en ĉiuj vindozaj programoj, ĝuste subtenantaj Unikodon (kiel Word, Outlook, Internet Explorer, Mozilla kaj aliaj), kaj eventuale en aliaj programoj, ebligantaj enmeton en signaro Latina-3. EK! funkcias sub Vindozo 95/98/ME kaj Vindozo NT4/2000/XP. EK! ebligas uzi prefiksajn kaj postfiksajn modifajn klavojn por enmeto de ĉapelitaj literoj, kaj ankaŭ atribui ĉapelitajn literojn rekte al certaj klavoj.

EK! estas liverata kun fontaj tekstoj de la programo, laŭ la kondiĉoj de Ĝenerala Publika Permesilo. La fontkodo elŝuteblas en la formo RAR, malpakebla per WinRAR 3 aŭ ĝia unrar kaj programoj kiuj uzas unrar-n (7-Zip inter aliaj).

Interalie EK! proponas la tiel nomatan E-Klavaron de Ĉapelilo kun aŭtomata generado de ŭ en aŭ/eŭ. La aŭtoro de EK! estis Jurij Finkel.

Programlingvo[redakti | redakti fonton]

Por programi EK!-on estis uzita Delphi, programlingvo bazita sur TurboPascal fare de Borland.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Tajpi — alia programo por la sama tasko
  • Klavarofasono
  • Duoblilo ofertas komfortan uzadon. Oni ne devas puŝi du diversajn klavojn, oni nur puŝas dufoje la saman. Tio ŝparas tempon kaj evitas mistajpadon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]