Scienca Universitato Loránd Eötvös

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eötvös-Loránd-Universitato (ELTE), aŭ Universitato de Budapeŝto, estas la plej malnova kaj plej granda universitato de Hungario. Sian hodiaŭan nomon ĝi ricevis en 1950, laŭ fizikisto kaj akademiano Loránd Eötvös (Roland Eötvös).

Fondiĝis en 1635, en Nagyszombat (hodiaŭ: Trnava, Slovakio) fare de Péter Pázmány, ĉefepiskopo kaj teologo. Inter ĝiaj studintoj estis János Harsányi (John C. Harsanyi), Albert Szent-Györgyi (gajnintoj de la Premio Nobel), János Neumann (John von Neumann) kaj Lajos Kossuth. – Hodiaŭ ĝi havas 8 fakultatojn kaj pli ol 30.000 studentojn.

Laŭ la Academic Ranking of World Universities (Akademia Takso de la Universitatoj de la Mondo) fare de Shanghai-Universitato en 2003, ĉi tiu estas kvalifikita kiel la 2-a plej bona universitato en Hungario, post Universitato de Szeged.

Ĝis 1844 la de universitato uzata lingvo estis Latino.

La universitato ankaŭ havas altlernejan Esperanto-fakon. Vidu la artikolon Esperanto-instruado ĉe ELTE kaj Katedro de Ĝenerala kaj Aplikata Lingvistiko. Ĝi kontrolas la instituton pri fremdaj lingvoj Idegennyelvi Továbbképző Központ (ELTE-ITK).