eLibrejo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

eLibrejo estas reta biblioteko de elektronikaj esperantlingvaj libroj en PDF-formato, pakitaj per ZIP.

La bibliotekon prizorgis Franko Luin, kiu mortis la 15-an de septembro de 2005. La librojn oni povas elŝuti al sia komputilo, dispaki kaj legi sur ekrano. La funkcio de presado estas nuligita, tial neniu povas presi la librojn (tiel estas protektataj la aŭtoraj rajtoj de la verkintoj kaj tradukintoj). Aliflanke la PDF-formato ebligis doni al ĉiu verko aspekton de vera libro, aranĝita grafike, ofte kun ilustraĵoj. Ĉiuj libroj havas similan aspekton, ĉiuj havas bluan inkomakulon kiel simbolon de la eldonserio.

La libroj estas dividitaj jene: Junularaj kaj infanaj - Beletro: Prozo - Beletro: Poezio - Beletro: Teatro - Religiaj libroj - Ceteraj libroj

Ĉe la fino, en 2008, estis en la eLibrejo 277 libroj. La libroj de Inko havas ISBN-ojn de 91-7303-000-7 ĝis 91-7303-207-7, kaj la aliaj libroj estis numeritaj de X01-9 ĝis X69-1.

Ekde julio 2008 la originala eLibrejo estas provizore nealirebla, sed Janko Luin, filo de la mortinta Franko Luin, klopodas restarigi la servon baldaŭ.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  Unuopa elŝutado
Ekstera ligilo  Elŝutado de ĉiuj libroj
Ekstera ligilo  Elŝutado per BitTorrent
Ekstera ligilo  Arkivo de eLibrejo (okt 2006 jun 2008)
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj