eMule

El Vikipedio, la libera enciklopedio

eMule

Lasta stabila versio 0.50a, 0.70a "Community Version"
Programlingvo C++
Permesilo Ĝenerala Publika Permesilo de GNU, versio 2.0, Ĝenerala Publika Permesilo de GNU
Retejo www.emule-project.net
vdr

eMule (aŭ eMulo) estas komputila programo, kiu uzas samtavolan ŝutprotokolon kaj funkcias tra eDonkey-reto kaj havas preskaŭ ĉiujn ecojn de tiu klienta programo. eMule estas malfermkoda programo, publikigita sub la licenco GNU GPL. eMule funkcias sub Vindozo, tamen ties fontokodo estis uzita por kompili klientan programon por Linukso, nomatan xMule kaj plurplatforman programon aMule.

La plej karakterizaj ecoj de eMule estas la rekta interŝanĝo de fontodosieroj inter klientaj nodoj, rapide restarigo de fiaskintaj elŝutoj kaj la uzo de poenta sistemo por gratifi oftajn alŝutantojn. Krome, eMule transŝutas datenojn laŭ kunpremita Zlib formato por ŝpari la linian transŝutan kapaciton. Alia eco de eMule estas la ebleco kapti la "ed2k"-ligojn el la TTT-legilo kaj komenci elŝuti dosierojn, kiujn indikas tiuj ligoj. Tiuj ligoj certigas, ke la dosiero, kiun oni mem onte elŝutas, havas la saman hashon kaj tial ne estas iu falsaĵo. Antaŭ nelonge multaj paĝaroj, kiuj havas tiujn ligojn, estis fermitaj fare de policanoj pro akuzo pri lezo de kopirajto[mankas fonto], tiom pli, ke liceco de tiuj ligoj ankaŭ estas dubinda. La aŭtenteco de la dosier-fontoj estas kontolata per MD4 algoritmo.

Ĉar eMule estas populara programo, centoj de eMule "mod"oj (modifoj de la origina programo) aperis en la reto. Do, per eMule, vi povas facile kunhavigi multajn dosierojn en multaj lingvoj, eĉ en esperanto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]