Exxon Valdez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el EXX)
Exxon Valdez tri tagojn post ŝiprompo.

La SeaRiver Mediterranean estis naftoŝipo en posedo de konzerno ExxonMobil. Ĝi havis origine la nomon Exxon Valdez, ĝi estis alinomata, post kiam ĝi kaŭzis en 1989 nafteliron kaj tiel unu el la plej grandaj naturkatastrofoj de la marŝipado.

La naftoŝipo estis transdonita en decembro de 1986 al ExxonMobil. Ĝi longas 300 m, havis 20-metran sinkon, pezis – sen ŝarĝo – 30.000 tunojn, elpremis la akvomason de pli ol 200.000 tunoj kaj povis transporti per konstanta maksimuma rapido de 16,25 knotoj 235 milionojn da litroj da nafto. Ĉe la akcidento la cisternŝipo liveris 163.000 tunojn da nafto, el kiuj forfluis 40.000 tunoj.

La ŝipo iĝis konata sub la tiama nomo Exxon Valdez. La 24-an de marto 1989, ĝi estis plenigita per nafto kaj liveris de la naftodeponejo de trans-alaska-naftotubo – en haveno Valdez en suda direkto, kiam ĝi iom post meznokto trafis Bligh-rifon en akvoj de Sud-Alasko nome en Marbrako de Princo Vilhelmo. La kapitano Joseph Hazelwood troviĝis tiutempe ebria en sia kajuto. La regadon de la ŝipo efektivigis tiutempe la tria oficiro Cousins. Li ne havis sufiĉe da sperto por navigi tra markoloj kaj faris manovran eraron, elfluigis 40.000 tunoj da nafto kaj kaŭzis detruon de la ekosistemo. Mortis centmiloj da fiŝoj, marbirdoj, kaj aliaj bestoj pro rektaj kaŭzoj de la akcidento. Aperis eĉ la respondeco de la marborda gardado, kiu ne avertis la ŝipon, sed ili atestis pri tiutempa nefunkciado de la radar-aparatoj kaj ke okazis skipoŝanĝo.

La riparado daŭris 10 monatojn kaj kostis 30 milionojn da USD, la ŝipo alinomiĝis al Exxon Mediterranean, kaj en 1993 al SeaRiver Mediterranean kaj estis denove uzata. La kapitano Joseph Hazelwood devis pagi monpunon de nur 5.000 USD .

De septembro 2002 la SeaRiver Mediterranean estis ne plu uzata.