John Eyton Bickersteth Mayor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el EYT)
John Eyton Bickersteth Mayor
Persona informo
Naskiĝo 28-an de januaro 1825 (1825-01-28)
en Baddegama
Morto 1-an de decembro 1910 (1910-12-01) (85-jaraĝa)
en Kembriĝo
Lingvoj Esperantoangla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Shrewsbury SchoolSt John's College
Familio
Patro Robert Mayor
Patrino Charlotte Bickersteth
Frat(in)oj Joseph Bickersteth Mayor • Robert Bickersteth Mayor
Okupo
Okupo esperantisto • klasikisto
vdr

John Eyton Bickersteth MAYOR (mejr) (28-a de januaro 1825 en Beddegawa, Cejlono1-a de decembro 1910 estis angla esperantisto kaj profesoro de latina lingvo en la Universitato de Kembriĝo. Prezidento de la Vegetara Societo. Eldonis diversajn tradukojn aŭ komentariojn pri latinaj aŭtoroj, precipe Juvenal. E-istiĝis en 1907. Lia parolado en la UK en C. fariĝis historia.

Li studadis en Shrewsbury kaj en la St John's College (Kembriĝo), kie li funkciadis kiel profesoro de la jaro 1863.

En la fino de sia vivo, li interesiĝis pri Esperanto kaj partoprenis la 3-a Universala Kongreso de Esperanto en Kembriĝo, kiam li paroladis omaĝe al Zamenhof:

Mi vidis, laŭ la voĉo de tiu nova Josuho, fali la murojn, kiuj disigas la homojn de diversaj nacioj ; mi vidis renovigi la miraklon de Pentekosto : la lingvakireblecon donitan al la plej humilaj ; mi transportigis en novan mondon, en la mondon de la universala-interkonsento kaj interpaco, kies nova Kristoforo Kolombo estas D-ro Zamenhof...[1]

Forte li subtenis Esperanton kontraŭ reformistoj kaj pledis por ĝia enkonduko en la lernejojn. Pri reformemo li diris:

Kara sinjoro, ne permesu ke iu iam tuŝu al via bela lingvo, tio estus la komenco de ĝia morto. Oni povas ŝanĝi projekton sed, a priori, ne lingvon. Nu Esperanto estas lingvo, ne projekto. [2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Belga Esperantisto n027 (jan 1911)
  2. Belga Esperantisto n027 (jan 1911)
Trovu « John Eyton Bickersteth Mayor » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»