E la nave va

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

E la nave va (Kaj la ŝipo iras, en itala) estas filmo satira itala de 1983 de la kunreĝisoro Federico Fellini pri la mondo de la opero kaj la luktoj por povo komence de la 20a jarcento kun scenaro de Fellini mem kaj Tonino Guerra, kaj lirikaj tekstoj de Andrea Zanzotto.

Fellini montras grupon de personoj de la alta socio eŭropa kiu portas la cindrojn de fama operkantistino, «Edmea Tetua» (aludo al Maria Callas), al ŝia naskinsulo por ĵeti ilin en la Egean Maron.[1] Ĵurnalista notas la surŝipajn eventojn, la famajn veturantojn, nome muzikistoj konatuloj de la fama mortintino, samfamilianoj, membroj de la nobelaro, kaj ĉefe rivalinoj de La Tetua kaj kolegoj (Aureliano Fucciletto alude al Luciano Pavarotti), kritikistoj, mezosopranoj, baritonoj kaj reĝisoroj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.youtube.com/watch?v=ll4pZzEjqmU YouTube - E la nave va de Fellini, 2009

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Burke, Frank, kaj Marguerite R. Waller (2003). Federico Fellini: Contemporary Perspectives. Toronto: University of Toronto Press. ISBN 0-8020-7647-5

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]