Eadweard Muybridge

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Eadweard Muybridge
Muybridge's The Horse in Motion.
Saltanta ĉevalo.

Eadweard J. Muybridge (9-a de aprilo 1830, Kingston upon Thames8-a de majo 1904, samloke; origine Edward James Muggeridge)) estis angla-usona fotisto, ĉefe konata pro sia pionira uzo de pluraj sinkronigitaj kameraoj por registri moviĝojn. Li inventis zoopraksiskopon, aparaton por la projekciado de moviĝantaj bildoj kiu antaŭeniris la kinematografion per celuloida filmo.

Kune kun Étienne-Jules Marey kaj Ottomar Anschütz li estis pioniro de fotado de rapidaj procesoj.

Vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Post lernado en gimnazio li estis dungito de London Printing and Publishing Co. kaj en 1852 kiel ties agento iris al Usono. Ne klaras, kiam kaj kie li lernis pri fotografio. Li ŝanĝis sian nomon al Muybridge kaj post 1866 en San Francisco rapide sukcesis kiel fotisto, ĉefe per arkitekturaj fotoj kaj pejzaĝaj fotoj de la "sovaĝa okcidento" (publikigitaj sub pseŭdonimo “Helios”. Tre famiĝis lia fotoserio el 1867 pri Nacia Parko Yosemite kaj en 1867 Muybridge estis komisiita fotisto de US-armea ekspedicio.

En 1872 Leland Stanford, eksa guberniestro de Kalifornio, fervoja entreprenegisto kaj posedanto de konkursa ĉevalo, taskigis lin eltrovi la ekzaktan moviĝon de la ĉevalpiedoj dum troto kaj galopo. Muybridge solvis la taskon per seria fotado per pluraj kuplitaj kameraoj (komence 12, poste 24 kaj fine 36 fotoaparatoj) kaj povis pruvi per la fotoj, de galopanta ĉevalo dum certa tempo vere ŝvebas kun ĉiuj kvar piedoj en la aero. Por montri siajn fotojn kiel moviĝantaj bildoj li konstruis specialan aparaton, la zoopraksiskopon.

Dum la Ĉikaga Monda ekspozicio 1893 Muybridge donis serion da prelegoj pri la Scienco pri bestmoviĝo en la - speciale tiucele konstruita - "Zoopraksigrafia halo". Li uzis sian zoopraksiskopon por montri siajn moviĝantajn bildojn al paginta publiko (Zoopraksigrafia halo do estis la unua komerca kinejo de la mondo).

Dum vizito ĉe Étienne-Jules Marey Muybridge vidis ties laboron, la tiel nomatajn "stop-motion" (moviĝo-haltigajn) bildojn (unu kamerao kaptas plurajn bildojn).

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

En 1874 Muybridge eltrovis ke lia edzino havis amanton, majoron Harry Larkyns. Muybridge mortpafis lin. Sekvis tribunalo, sed li eliris sen esti kondamnita, ĉar - tiel la verdikto - estis "pardonebla murdo".

Li ankaŭ pridubis la patrecon de la filo, kvankam poste montriĝis ke ja estis lia filo. Kiam li entreprenis ekspedicion al Centrameriko, li lasis sian filon en orfejo.

En 1894 Muybridge revenis al sia naskiĝlando, publikigis du pliajn verkojn kaj mortis en 1904 en Kingston upon Thames.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

De Muybridge 
  • 1887: Animal Locomotion; An Electro-Photographic Investigation of Consecutive Phases of Animal Movement, Philadelphia – Elf Bände mit über 100.000 Aufnahmen auf 781 Platten aus den Jahren 1872 bis 1885
  • 1901: The Human Figure in Motion, Philadelphia

Plua legado[redakti | redakti fonton]

  • Arthur P. Shimamura. Muybridge in Motion: Travels in Art, Psychology, and Neurology, 2002, History of Photography, Volume 26, Number 4, 341-350. (angle)
  • Rebecca Solnit. River of Shadows: Eadweard Muybridge and the Technological Wild West, 2003 ISBN 0-670-03176-3. (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]