Eanbald la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Eanbald la 1-a (m. la 10-a de aŭgusto 796) estis ĉefepiskopo de Jorko, Anglio.

Li studis ĉe Jorko kune kun Alcuinus sub Ethelbert, kiu estis lia antaŭulo kiel ĉefepiskopo de Jorko. Alcuinus priskribis lin kiel "frato kaj ege fidela amiko". Ethelbert al Eanbald kaj Alcuinus konfidis la estradon de la rekonstruo de la katedralo de Jorko.

En 780 Ethelbert mortis, kaj Eanbald estis nomumata lia sekvanto. Alcuinus iris al Romo por ricevi la paliumon de papo Hadriano la 1-a.

En 786 Eanbald estris sinodon en Northumbria kiun ĉeestis du papaj legatoj kaj reĝo Aelfwald la 1-a. Estis decidate ke

  • nelegitimaj filoj ne rajtis heredi regnojn
  • pastroj ne celebru meson nudkrure
  • episkopoj ne diskutu neekleziajn aferojn dum sinodoj
  • ĉiuj pagu dekonaĵojn al la eklezio
  • estu reguloj pri la vestmanieroj de kanonikoj, monaĥoj kaj neekleziuloj.

La sinodo ankaŭ kondamnis reĝmortigon, sendube ĉar tiuepoke pluraj reĝoj estis mortigitaj dum dinastiaj luktoj.

Dum li estis ĉefepiskopo la vikingoj ekdisrabis Northumbria.

La 26-an de majo 796, ĉe Jorko, Eanbald konsekris Eardwulf reĝo de Northumbria. Eanbald mortis ĉe monaĥejo de Etlete aŭ Edete la 10-an de aŭgusto 796. Li entombiĝis en la katedralo de Jorko. Li estis sekvata de Eanbald la 2-a.