Eardwulf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Eardwulf estis reĝo de Northumbria, Anglio de 796 al 806/8 kaj denove de 808/10. Li mortis eble ĉ. 810.

Deveno, frua vivo kaj altroniĝo[redakti | redakti fonton]

Pri lia deveno nenio certas. Laŭ Simeono de Durham lia patro ankaŭ nomiĝis Eardwulf.

Ŝajne li estis malamiko de Aethelred la 1-a, kiu regis Northumbria dum multe da la malfrua 8-a jarcento. Simeono de Durham diris ke en 790 Eardwulf "estis kaptata, kaj kondukata al Ripon, kaj Aethelred komandis ke tie li estu mortigata ekster la pordo de la monaĥejo. La monaĥoj portis la korpon en la preĝejon, kantante gregoriajn ĉantojn, kaj metis ĝin eksteren en tendon; post meznokto oni trovis lin en la preĝejo, vivan." Letero de Alcuinus al Eardwulf sugestas ke oni konsideris la resanigon mirakla.

Aethelred mortigis aliajn rivalojn por la trono, sed li mem estis mortigata de konspirantoj estrataj de Ealdred la 18-an de aprilo 796. Li estis sekvata de Osbald sed tiu regis nur 27 tagojn antaŭ ol esti detronigata de nobeloj de Northumbria. Osred fuĝis al la regno de la piktoj, kaj la 14-an de majo Eardwulf altroniĝis. La 26-an de majo li konsekriĝis ĉe la katedralo de Jorko.

Edziĝo[redakti | redakti fonton]

Aethelred edziĝis antaŭ sia altroniĝo: nelonge post tio Alcuinus riproĉis lin pro forlasi sian edzinon kaj akiri novan edzinon aŭ konkubinon. Laŭdire edzino (verŝajne la dua edzino) de Eardwulf estis filino de Karlo la Granda: se tio veras, ŝi estus nelegitima filino.

Regado[redakti | redakti fonton]

Eardwulf kverelis kun aliaj superaj ekleziuloj. Eanbald la 2-a, kiu iĝis ĉefepiskopo de Jorko en 796, kondamnis lin pro adultoj. Eanbald ankaŭ kutime akompaniĝis de granda armita sekvantaro, kaj donis rifuĝon al malamikoj de Eardwulf. Verŝajne, aldone estis disputoj pri ekleziaj posedaĵoj.

Malamikoj de Aethelred ankaŭ kontraŭis Eardwulf. En 798 Wada, kiu estis inter tiuj kiu komplotis kontraŭ Aethelred, batalis kontraŭ Eardwulf ĉe Billington Moor, proksime al Whalley, Lancashire, sed malvenkis kaj eble fuĝis al Mercia. Eble Wada deziris retronigi Osbald: ĉirkaŭ 798 Alcuinus skribis leteron al Osbald per kiu li petis tiun ne plu interveni en la aferoj de Northumbria, kaj ne post 799 Osbald iĝis abato.

Restis aliaj malamikoj. En 799 nobelo nomata Moll estis mortigata pro "urĝa ordono" de Eardwulf; la sekvantan jaron Ealhmund (verŝajne filo de Alhred kiu regis Northumbria de 765 al 774) estis mortigata de sekvantoj de Eardwulf.

En 801 Eardwulf invadis Mercia, kies reĝo Coenwulf donis rifuĝon al liaj malamikoj. Ne estis decidiga batalo: sekvis pacakordo per kiu nek Mercia nek Northumbria gajnis avantaĝojn.

Detroniĝo kaj retroniĝo[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ 806/808 Eardwulf estis detroniĝo, verŝajne parte pro intervento de Coenwulf de Mercia. Aelfwald la 2-a gajnis la tronon. Eardwulf fuĝis al la kortego de Karlo la Granda kaj poste iris al Romo kie li gajnis la subtenon de papo Leono la 3-a. Post ĉirkaŭ du jaroj, akompanata de delegitoj de la papo kaj Karlo la Granda, Eardwulf regajnis sian regnon.

Ne certas kiun jaron li mortis, sed verŝajne tio estis ĉirkaŭ 810. Li estis sekvata de sia filo Eanred.