Earl Hines

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Earl Hines ĉe piano dum la Dua Mondmilito

Earl Kenneth „Fatha“ HINES (n. 28-an de decembro 1903[1] en Fort Duquesne, Pensilvanio; m. 22-an de aprilo 1983 en Oakland, Kalifornio) estis usona ĵaz-pianisto kaj bandestro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La patro de Hines ludis trumpeton en la Eureka Brass Band, lia patrino estis orgenisto. Hines lernis unue kornetludadon, transiris tamen poste al piano, pri kiu li 1914 sekvis privatajn lecionojn en Pittsburgh. Baldaŭ li ludis en klubejoj. En 1922 li transloĝiĝis al Ĉikago. En 1926 li membriĝis en la bando de Carroll Dickerson. Tie li trafis sur Louis Armstrong, kiun li treege admiris kaj kun kiu li en la jaro 1928 surdiskigis du mejloŝtonojn de la ĵazhistorio: „West End Blues“ kaj „Weather Bird“. Krome li laboris ĉe Sammy Stewart kaj Jimmy Noone. Sian unuan furoraĵon li lanĉis septembron de 1933 per la solopeco „Fifty-Seven Varieties.“ [2]

Earl Hines en 1947.
Foto de William P. Gottlieb.

Ekde 1928 ĝis 1947 li havis propran bandon, kiun li baldaŭ grandigis al bandego. Kiel bandestro dum la 1930-aj jaroj li havis sub kontrakto ĉefajn ĵazmuzikistojn kiel Darnell Howard, Trummy Young aŭ Freddy Webster. Kun sia sesopo li surdiskigis kun Ray Nance, Johnny Hodges, Flip Phillips, Oscar Pettiford kaj kun kantistoj kiel Sarah Vaughan aŭ Johnny Hartman. En 1940 li sukcesis lanĉi sian lastan furoraĵon „It Had to Be You“. Komence de la 1940-aj jaroj en lia bando ludis Dizzy Gillespie, Charlie Parker aŭ Billy Eckstine. Per tio la bando de Hines akiris la famon esti lulilo de bibopo.[3]

Ekde 1948 ĝis 1951 li ludis en la All Stars Band (ĉiusteluraro) de Armstrong. Ĉisekve li laboris ĉe la okcidenta marbordo de Usono kaj koncertvojaĝis en 1957 kun Jack Teagarden tra Eŭropo. Ekde 1964 li reaperis per aro da solokoncertoj. Li laboris kun Budd Johnson en triopo aŭ kvaropo kaj tutmonde famiĝis per kelkaj koncertvojaĝoj. En 1965 la recenzistoj elektis lin en la Glorhalon de Down Beat.

Kun Hines oni ligas la tiel nomata trumpetstilan pianludon, per kiu li redonis la ludmanieron de Armstrong piane. Per tio li validas kiel vojpretiganto de svinga pianludo, kiun perfektigis Teddy Wilson. Earl Hines grave influis la evoluon de la ĵaza pianludo kaj validas kiel unu el la elstaraj ĵazpianistoj. Lia stilo Stil metas gravan interligilon inter tradician kaj modernan ĵazon. Li ankaŭ elprovis novajn sonkolorojn. Jam la 26-an de februaro 1940 li utiligis elektran pianon, por surdiskigi Body and Soul kaj Child of a Disordered Brain.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

De maldestre: Jack Teagarden, Sandy DeSantis, Velma Middleton, Fraser MacPherson, Cozy Cole, Arvell Shaw, Earl Hines, Barney Bigard. En Palomar Supper Club, 17-an de marto 1951.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Stanley Dance: The World of Earl Hines. New York, Scribners 1977, Da Capo 1979
  • George T. Simon: The Big Bands. Antaŭparolo de Frank Sinatra. 3-a priverkita eldono. Novjorko: Macmillan Publishing Co kaj Londono: Collier Macmillan Publishers, 1974, p. 256s
Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Rimarkoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ la biografio de Stanley Dance; Hines mem indikis 1905 kiel naskiĝjaron, kio laŭ opinio de la plej multaj ĵazhistoriistoj estas malĝusta.
  2. La nombro 57 rilatis sur la 57 diversajn saŭcojn, kiujn ofertis la firmao Heinz Food Productions.
  3. Arrigo Pollilo (Jazz – die neue Enzyklopädie) limigas en sia artikolo pri Earl Hines ĉi tiun meriton, ĉar baldaŭ Billy Eckstine allogis ĉi tiujn muzikistojn en sian novfonditan orkestron, antaŭ ol ili povus taŭge realigi siajn novigojn en la bando de Hines.