Instituto Tero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Earth Institute)
Instituto Tero
negoco • esplora institucio • universitata fako
Komenco 1995 vd
Geografia situo 40° 48′ 27″ N, 73° 57′ 43″ U (mapo)40.8075-73.961944Koordinatoj: 40° 48′ 27″ N, 73° 57′ 43″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Sidejo Nov-Jorko
Instituto Tero (Novjorko)
Instituto Tero (Novjorko)
DEC
Instituto Tero
Instituto Tero
Lokigo de Novjorko en Usono
Map
Instituto Tero
Moto Solvoj por Daŭripova Evoluo
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Instituto Tero de Universitato Kolumbio (angle The Earth Institute)  estas neprofitcela esplororganizaĵo establita ĉe unu el la ĉefaj usonaj universitatoj, Universitato Kolumbio, en 1995 [1].

La celo de kreado de la instituto estas solvi kompleksajn, ampleksajn problemojn alfrontantajn la loĝantojn de la planedo Tero kun emfazo de daŭripova evoluo kaj la batalo kontraŭ malriĉeco konservante la naturajn sistemojn kiuj subtenas vivon sur la Tero.

La direktoro de la instituto estas la fama ekonomikisto Jeffrey Sachs, kiu estas speciala konsilisto de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj pri la programo de Jarmilaj Evoluigaj Celoj, kaj estis estro de la Jarmila Projekto de UN de 2002 ĝis 2006.

La Instituto Tero faras ampleksan esploradon, apogante novigajn projektojn en biologio, inĝenierio, medicino kaj sociologio. Interfakaj projektoj ĉe la intersekco de naturaj kaj sociaj sciencoj estas aktive subtenataj, kiuj permesas solvi realajn problemojn alfrontantajn la homaron.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Earth Institute, Columbia University. Columbia University. Arkivita el la originalo je 2012-09-21. Alirita 2012-05-19.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Kunlabora Instituto por Klimataj Aplikoj kaj Esploro
  • Iniciato Jarmilaj Urboj
  • Projekto de Jarmilaj Vilaĝoj
  • SedDB, enreta datumaro por sedimenta geokemio