East St. Louis Toodle-Oo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

East St. Louis Toodle-Oo estas ĵaza komponaĵo de Duke Ellington kaj Bubber Miley[1] el la jaro 1927.

La ĝangalostilo[redakti | redakti fonton]

La titolo apartenis al la klasika repertuaro de la Orkestro Duke Ellington, estis la unua rekonmelodio de la bando kaj la unua sondisko en ties listo de la 30 pintaj furoraĵoj. Ĝi apartenas kun la samtempe ekestinta titolo Black and Tan Fantasy al la plej konataj ekzemploj de la tiama „ĝangalostilo“, kiu povis venki je la fino de la 1920-aj jaroj. Laŭ opinio de Hans Ruland por tio estis decidaj malpli muzikaj ol sociaj kialoj: „Afrikanismo kaj negreco tiam estis enmoda je la tiama intelektularo. La deziro, renkonti la erotikan fascinon de la nigrula mondo per blanka vesto je glaso da ĉampano en la klubejo, tiam kontentigu la emon al frivola, tikla, tamen sendanĝera aventuro. Bubber Mileys La grumblego-efektoj do plene trafis la epokoguston“.[2]

East St. Louis Toodle-Oo fariĝis la unua ranglista sukceso de la elingtona orkestro; ĝi atingis julion de 1927 la 10-an rangon de la ranglisto Top 30 de Billboard kaj restis tie kvar semajnojn.

La komponaĵo[redakti | redakti fonton]

Laŭ taksado de la biografo de Ellington, J. L. Collier, la titolo estis la unua grava komponaĵo de Ellington.[3] Ĝin surdiskigis la orkestro de Duke Ellingtons la 18-an de decembro 1927 kaj ludis kaj surdiskigis ĝin poste ankoraŭ sennombrajn fojojn dum la sekvaj 50 jaroj.

La unuan temon, tiel nomata „segilodenta melodio“ oni ĝenerale atribuas al Bubber Miley. Bubber havis la kutimon, kanti la vortojn de varbafiŝoj, kiuj sugestis al li muzikon. Collier rakontas en sia biografio pri Ellington la historion, ke estis la varbado de puriga entrepreno nome Lewando, kiun Miley ree kaj ree vidis ekde la trajnfenestro sur la vojo de Novjorko al Bostono. Bubber tiam komencis kanti: „O, lee-wan-doo, o, lee-wan-do“, kaj tiel naskiĝis la temo de East St. Louis Toodle-Oo. „La numero komenciĝas per oktakta enkonduko de la leewando-temo, laŭ Bubber sekvata de 'kriado' kaj grumblego, tiel furioze kaj tiel dense, kiel li nur povis. Tricky Sam Nanton blovas la solaĵon pri la dua temo, poste ludas la klarneto dek ses taktojn pri la minortemo; nun venas latunblova temo, sekvate de duopo el klarneto kaj sopransaksofono kaj duona strofo de la tuta bando. Je la fino Bubber Miley ludas oktaktan kodon pri la minortemo“, jen J.L. Collier en sia analizo de la peco.[4] Laŭ lia taksado ĉi tiu peco montras jam tre frue kompozician principon, kiu por Ellington estis baza tra lia tuta kariero: „kontrasto. En lia verkaro ĉie estas varieco, ŝanĝiĝo, moviĝo. Nenio estas statika, je ĉiu paŝo sur la vojo aperas iu nova. Per „East St. Louis Toodle-Oo“ Ellington ĉesis estis nure tiel nomata kantverkisto, li luktis por tio, fariĝi komponisto.“[5]

La melodilinio de la unua temo estas tiel simpla, ke ĝi – se oni preteratentas la dampitan latunblovan instrumentaron kaj la grumblegoefekton – povus deveni el popolkanto. La vaste paralelkondukanta maniero, laŭ kiu la melodio estas akompanata, validas tamen kiel atentinda kaj povas estis nomata laŭ Gunther Schuller kiel „Ellington-efekto“, kiun la muzikistoj kune kreis.[6]

Rimarkinde la peco havis ne plenfiksitan strukturon: La komponaĵo konsistas el du partoj, kiuj – kiel montaas la fruaj registraĵoj de la elingtona bando – estas diversmaniere alligeblaj unu al la alia: ABA’B’B“A aŭ ABAB’A’B“A, je kio la lasta A estas nur oktakta reekpreno de la 32-takta parto A.[7]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • James Lincoln Collier: Duke Ellington. Berlino, Ullstein, 1999
  • Hans Ruland: Duke Ellington - Sein Leben, seine Musik, seine Schallplatten. Oreos, Gauting
  • Gunther Schuller: Early Jazz. Its roots and musical development. Novjorko ktp.: Oxford University Press 1986; ISBN 0-19-504043-0

Rimarkoj[redakti | redakti fonton]

  1. Collier rigardas la gravecon de Ellington kiel komponisto de multaj el la verkoj luditaj de li kaj lia orkestro kritike kaj konkludas, ke East St. Louis Toodle-Oo ĉefe baziĝas sur la muzikaj ideoj de Bubber Miley; komparu Collier, p. 436. Li skribas, ke el ĉiuj de la fruaj kantoj, sur kiuj bazias la famo de Ellington kiel kantverkisto same kiel liaj ASCAP-tantiemoj, nur la titolo Solitude estas ekskluzive lia verko.
  2. Citite laŭ Ruland, p. 66
  3. Citite laŭ Collier, p. 164. Laŭ Collier la titolo prononciĝas „tu-dul-o“.
  4. Collier. p. 165 f.
  5. Collier, p. 167
  6. Schuller, Early Jazz, p. 327
  7. Schuller, Early Jazz, p. 329