Eastsound (Vaŝingtonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eastsound
nekorporaciiĝinta setlejo
Administrado
Poŝtkodo 98245
Demografio
Geografio
Geografia situo 48° 42′ N, 122° 54′ U (mapo)48.696666666667-122.90416666667Koordinatoj: 48° 42′ N, 122° 54′ U (mapo) [+]
Alto 15 m [+]
Horzono pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+]
Eastsound (Vaŝingtonio)
Eastsound (Vaŝingtonio)
DEC
Eastsound
Eastsound
Situo de Eastsound
Eastsound (Usono)
Eastsound (Usono)
DEC
Eastsound
Eastsound
Situo de Eastsound

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Eastsound, Washington [+]
vdr

Eastsound estas nemunicipiĝinta komunumo en Insulo Orkas, en Kantono Sanjuana, Vaŝingtonio, Usono. Ĝi situas ĉe 48°41′48″N, 122°54′15″U. En ĝia poŝta kodo, 98245, kiu ampleksas proksimume duonon de la insulo, loĝas proksimume 3 200 homoj.

Eastsound estas la centro de loĝado en Insulo Orkas. Ĝi havas plurajn hotelojn kaj restoraciojn, grandan nutraĵvendejon, kaj preĝejon. Pro la belega pejzaĝaro, la maro, kaj la naturaĵoj (inkluzive de grandaj orcinoj kaj grizaj balenoj), Eastsound estas popularega feriejo, precipe por kajakantoj kaj balenspektantoj. Insulo Indiana situas tre proksime en la maro, kaj sur la sek-tero proksimas la ŝtata parko Moran.

En Eastsound loĝis dum pluraj jaroj (1891-1893, kaj lia patrino restis tie post lia foriro al Takomo kaj Alasko) la Esperanto-pioniro Richard H. Geoghegan. En 1904 la familia hejmdomo, ankoraŭ enloĝata de la patrino, forbrulis; en la incendio detruiĝis granda aro de korespondaĵoj inter Geoghegan kaj Zamenhof (kaj aliaj pioniroj), kaj unu el la plej ampleksaj Esperanto-libraroj, kelkmil volumoj. Laŭdire Geoghegan posedis ekzempleron de ĉiu libro en aŭ pri Esperanto eldonita ĝis la incendio.