Eatona pintvostanaso
El Vikipedio
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Eatona pintvostanaso
|
||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
|
||||||||||||||
| Anas eatoni (Sharpe, 1875) |
||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
La Eatona pintvostanaso (Anas eatoni) estas birdospecio de la grupo de plaŭdanasoj kaj de la tipa genro Anas. Tiu specio estas limigita al la insularoj de la Kergelenoj kaj Krozetoj en suda Hinda Oceano. Ĝi similas al malgranda ino de Norda pintvostanaso sed videblas ĉe brunaj kapo kaj kolo ia blanka strio ĉe kolflanko. Ĝi havas longan grizecan bekon, kaj ankaŭ grizajn krurojn kaj ĉe suba vosto videblas blanka marko.
Ĝi estis nomata tiele laŭ la angla esploristo kaj naturalisto Alfred Edmund Eaton. Ĝi estas minacata de enmetitaj specioj, ĉefe sovaĝiĝintaj katoj, kiuj predas ilin.
Estas du subspecioj: nome A. eatoni eatoni (Kergelena pintvostanaso) kaj A. eatoni drygalskii (Krozeta pintvostanaso).
[redakti] Referencoj
- BirdLife International (2006). Anas eatoni. 2006 Ruĝa listo de minacataj specioj de IUCN. IUCN 2006. Elŝutita je 10a Majo 2006. Kriterioj por la statuso.
[redakti] Eksteraj ligoj
|
||||||||||||||||||
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Birdoj |