Ebalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ebalo
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Kinorto
Edzo/Edzino Gorgofono • Batea
Infanoj Ikario de Sparto • TindaroHipokoonto • Arene • Hiakinto
vdr

Laŭ la helena mitologio, Ebalo (el la greka Οίβαλος, kun pridiskutita signifo) estis reĝo de Sparto. Li estis filo de Kinorto, kaj iĝis la dua edzo de Gorgofono, kiu faris lin patro de Tindaro kaj Ikario. Ebalo amindumis ankaŭ la najadon Batio, kun kiu havis filon nomita Hipokoonto[1].

Apolodoro[2] anstataŭis Ebalon per Periero (la unua edzo de Gorgofono) kiel reĝo kaj filo de Kinorto. Tiel, Periero estis la patro de Afareo, Leŭkipo, Tindaro kaj Ikario; kaj Ebalo restus nur kiel patro de Areno (la edzino de Afareo) kaj laŭ malmultaj tradicioj, ankaŭ de Jacinto[3]. Tria versio, kiu klopodas akordigi la antaŭajn, asertas ke Ebalo estis filo de Periero.

Post sia morto, Ebalo estis kultita kiel heroo[4], kaj oni atribuis la patro-nomon Ebaido ne nur al lia idaro, sed ankaŭ al ĉiuj spartanoj (ekzemple Jacinto, Kastoro, Polukso kaj Heleno ricevis tiun kromnomon)[5].

Antaŭe:Mitaj reĝoj de SpartoPoste:
KinortoEbaloTindaro

Aliaj personoj kun la sama nomo[redakti | redakti fonton]

Krom la antaŭa, diversaj roluloj de la helena mitologio nomiĝis Ebalo:

  1. Reĝo de Kampanio kaj aliancanto de Turno kontraŭ Eneo, en Italio. Liaj gepatroj estis Telono, reĝo de la teleboanoj, kaj la nimfo Sebetiso, filino de la rivera dio Sebeto, proksime de Napolo[6].
  2. Spartano kiu partoprenis la armeon de la Sep kontraŭ Tebo kaj estis mortigita dum la sieĝo de la urbo[7].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Robert Graves. Los mitos griegos. Eld. Alianza Editorial, 1985. ISBN 84-206-0110-1.
  2. Apolodoro. Mitologia Biblioteko, 3.10.4..
  3. Pierre Grimal. Diccionario de mitología. Eld. RBA, 2009. ISBN 84-473-6080-2.
  4. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 3.1.3.
  5. Ovidio, 590.
  6. Vergilio. Eneido, 7.733.
  7. Statio. Tebaido, 10.498.