Ebenregiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ebenregiono nomiĝas pejzaĝotipo, kiu distingiĝas per la manko de iom grandaj altaĵoj. Ĝi kovriĝas per sedimentoj el la juna Mezozoiko (Termezepoko) kaj el la Kenozoiko (Ternovepoko), kiuj estas proksimume horizontale deponitaj.

Plej ofte ebenregiono ekestas en regiono antaŭe inundita aŭ en areo de sekiĝinta malprofundlagomarĉo. Ankaŭ interne de kontinentaj ebenregionoj povas ekesti kiel fluva sedimentbaseno.

Ebenregionoj, kiuj situas super certa alteco en la montaro, nomiĝas altebeno.

Vidu ankaŭ: Basebeno, Aluvia grundo, Inundregiono