Eberau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Eberau, hungare Monyorókerék [monjorOkerEk] estas foira komunumo en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenlando, en distrikto de Güssing.

Blazono de Eberau
Ĉefplaco de Eberau
Burgo de Eberau
Burgo de Eberau pli proksime
Mezo de burgo de Eberau

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Eberau situas laŭ flankovojoj laŭ la hungara landlimo (ĝis 2008 kun limpasejo), kontraŭe Szentpéterfa troviĝas. Güssing estas 24 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komence romianoj vivis tie. La unua mencio devenis el 1221 en formo "Urk-Burg". En 1292 fortikaĵo konstruiĝis, kiu baldaŭe detruiĝis. El la ruinoj baldaŭ burgo konstruiĝis, kiu transformiĝis en la 17-a jarcento. Presejo funkciis en la burgo en la 16-a jarcento, kie en 1587 aperis la unua germanlingva periodaĵo de Hungara reĝlando: Neue Zeitung aus Ungarn. Post jarcento en la burgo departementa kunsido okazis. En 1910 vivis en la komunumo 650 homoj (germanoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon Monyorókerék apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Szombathely, poste al Aŭstrio, inter 1938-1945 al Germanio.

Eberau estas naskiĝloko de Viktor Hawlik.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • hungara Vikipedio
  • http/maps.google.com