Eberbach

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono Situo
blazono situo de la urbo en Germanio

Eberbach estas urbo en la nordo de la germana federacia lando Baden-Virtembergo, 33 kilometrojn oriente de Heidelberg kaj apartenas al la distrikto Rhein-Neckar.

La germanlingva nomo de la urbo signifas "virapra rojo", kaj ambaŭ elementojn de la nomo fidele bildigas la urba blazono.

la monto Katzenbuckel ĉe Eberbach

Enhavo

[redakti] Geografia situo

Eberbach situas en valo proksime al la monto Katzenbuckel, kiu havas altecon de 626 metroj kaj estas la plej alta punkto de la mezmontaro Odenwald.

[redakti] Disdivido

Al Eberbach apartenas la urbopartoj Neckarwimmersbach, Brombach, Friedrichsdorf, Lindach, Rockenau, Igelsbach, Gaimühle, Unterdielbach, Badisch Schöllenbach kaj Pleutersbach.

[redakti] Partneraj urboj

  • Flago de Francio Thonon-les-Bains (Francio)
  • Flago de Usono Ephrata (Usono)
"Neckarlauer"
"Altes Badhaus"

[redakti] Vidindaĵoj

La historia mezepoka urbocentro inkluzivas partojn de la urbomuro kun kvar bone konservitajn turojn kaj multnombrajn pitoreskajn trabfakajn domojn. La ruino de la fortikaĵo Eberbach viziteblas sur monto alte super la urbo. La urbo situas ĉe la romantika "strato de fortikaĵoj", kiu kondukas de Mannheim okcidente ĝis Prago oriente.

En la urba arbaro de Eberbach staras la oficiale plej granda arbo de Germanio, kiu altas 60,1 metrojn.

[redakti] Retaj ligiloj

Ekstera ligilo  oficialaj paĝoj de la urbo, germanlingvaj
Ekstera ligilo  Eberbach Channel - reta urba magazino, germanlingva
Ekstera ligilo  paĝoj de la urboparto Pleutersbach
Ekstera ligilo  kaj de la urboparto Igelsbach
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj