Eberbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono Situo
blazono situo de la urbo en Germanio

Eberbach estas urbo en la nordo de la germana federacia lando Baden-Virtembergo, 33 kilometrojn oriente de Heidelberg kaj apartenas al la distrikto Rhein-Neckar.

La germanlingva nomo de la urbo signifas "virapra rojo", kaj ambaŭ elementojn de la nomo fidele bildigas la urba blazono.

la monto Katzenbuckel ĉe Eberbach

Geografia situo

Eberbach situas en valo proksime al la monto Katzenbuckel, kiu havas altecon de 626 metroj kaj estas la plej alta punkto de la mezmontaro Odenwald.

Disdivido

Al Eberbach apartenas la urbopartoj Neckarwimmersbach, Brombach, Friedrichsdorf, Lindach, Rockenau, Igelsbach, Gaimühle, Unterdielbach, Badisch Schöllenbach kaj Pleutersbach.

Partneraj urboj

"Neckarlauer"
"Altes Badhaus"

Vidindaĵoj

La historia mezepoka urbocentro inkluzivas partojn de la urbomuro kun kvar bone konservitajn turojn kaj multnombrajn pitoreskajn trabfakajn domojn. La ruino de la fortikaĵo Eberbach viziteblas sur monto alte super la urbo. La urbo situas ĉe la romantika "strato de fortikaĵoj", kiu kondukas de Mannheim okcidente ĝis Prago oriente.

En la urba arbaro de Eberbach staras la oficiale plej granda arbo de Germanio, kiu altas 60,1 metrojn.

Eksteraj ligiloj

greke oficialaj paĝoj de la urbo, germanlingvaj greke Eberbach Channel - reta urba magazino, germanlingva greke paĝoj de la urboparto Pleutersbach greke kaj de la urboparto Igelsbach